De la Redakcio

Kio diable okazas en Usono? Mi scias, ke la kovrilo de tiu ĉi numero estas iom provoka. Sed ĝi bone reprezentas la enhavon de tiu ĉi Lumo. Mi scias, mi scias. Kelkaj, eble, diros, “ni, esperantistoj, devas esti neŭtralaj pri politiko”. La politika neŭtraleco estas, kial UEA ne kondamnis la militon en Ukrainio nek aliajn militojn…

Nu, nia statuto ne postulas politikan neŭtralecon pri la mondaj aferoj, kaj tio donas al mi, kiel redaktoro de Lumo, liberon kondamni, absolute kaj senrezerve, la okazaĵojn en Usono.

Ĵenja Amis kun la Statuo de Libereco, ŝajne laca pro Trump. Fotita dum la festivalo Juste pour rire en Montrealo, 2018 

Kiam pogromoj skuis Orientan Eŭropon en la fina 19-a jarcento, Zamenhof nomis ilin “bedaŭrindaj okazaĵoj”, sen nomi ilin per ilia propra vorto: pogromo. Li timis cenzuron. Li timis, ke lia pozicio malhelpos al Esperanto. Li timis, ke, nomante aferojn per iliaj propraj nomoj, li eble haltigos la sukceson de Esperanto kaj metos negativan etikedon de “judeco” al sia kara projekto, kiu celas la mondan pacon.

Mi estas dankema, ke mi ne devas nun danci ĉirkaŭ vortoj. Mi kondamnas Trump kaj lian faŝisman registaron kaj kiel laboranto de la kanada federacia registaro, kaj simple kanada civitano, kies landon la usona prezidento ŝajne volas akapari. Mi kondamnas Trump kaj trumpismon kiel redaktoro de Lumo, kiel honora membro de KEA, kiel esperantisto kaj — jes! — ankaŭ kiel usona civitano.

Kiam ni diskutas, kio okazas sude de nia landlimo dum manĝopaŭzoj en mia laborejo, miaj kolegoj ofte petas klarigojn — mi ja loĝis en Usono dum kvin jaroj. Ili demandas ne pri tio, KIO okazas. Ni ĉiuj vidas tion en novaĵoj. Ili volas scii, KIAL. Kial homoj elektis Trump? Kial oni povas daŭre subteni lin? Ĉu pro needukeco? Naiveco? Usona esceptismo? Eble ĉio ĉi kaj pli…

Dum mi kondamnas la usonan registaron, mi zorgas pri usonaj esperantistoj, multaj miaj amikoj jam de du jardekoj, kaj pri usonanoj ĝenerale, kiuj suferas kaj suferos pro la Trump-uragano, sed kiuj plejparte ne elektis lin — kaj tion ni ne forgesu…


Afiŝita

en