“Kiel vi fartas nun kaj kiel vi vidas lasituacion en Usono”

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Ĵenja Amis…


Ĉi-aprile, kiam mi pripensis la temon de tiu ĉi Lumo, mi venis al la jena konkludo: en tiu ĉi momento mi ne povas paroli pri kio ajn alia ol tio, kio okazas sude de ni, en Usono. Do mi skribis al kelkaj amikoj el Usono kaj petis, ke oni respondu la jenan demandon:“Kiel vi fartas nun kaj kiel vi vidas la situacion en Usono?”

Multaj homoj respondis. Aliaj pardonpetis kaj klarigis, kial ili ne povas respondi: por la plejparto, tio estas afero de sekureco. Mi memoras aparte la jenan respondon: “Mi timas, ke homoj en brunaj uniformoj aperos ĉe mia domo, ĵetos min en prizonon kaj bruligos miajn Esperantajn librojn”.

Mi dankegas al ĉiuj, kiuj respondis, ĉu indikinte sian nomon aŭ anonime. Mi esperas, ke la protestoj, la kuraĝaj vortoj kaj aktivismo portos fruktojn, eĉ se aferoj aspektas sufiĉe sinistre nun. Vi legos poste admonon de Tomaso Alexander, ke ni, kanadanoj, ne forgesu, ke ni havas amikojn en Usono. Kaj ni mem ne forgesu esti bonaj amikoj al esperantistoj sude de ni, pluraj el kiuj suferas pro Trump… Do, mi volas fari la peton al niaj samideanoj en Kanado — demandu de tempo al tempo al viaj amikoj en Usono, kiel ili fartas. Mi esperas, ke aferoj neniam iros ĝis tie… Sed se tiel okazos, ke samideanoj de Usono estos en situacio de danĝero, ĉu pro seksa orientiĝo, politika sinteno, partopreno en manifestacioj — ni estu pretaj helpi kaj malfermi niajn domojn por rifuĝintoj kaze de bezono… Kaj ni esperu… ni esperu, ke tiu bezono neniam alvenos…

Skulptaĵo “La Enmigrintoj” (de Luis Sanguino, Novjorko) 

Afiŝita

en