El la plej nova numero de Lumo. Verkis Thomas Alexander…
Ĉu mi bone fartas? Nu. “Farto” ĉiam estas relativa, kaj estas multaj aspektoj de la vivo – kaj en kelkaj aspektoj aferoj iras pli glate ol en aliaj.
Antaŭ ĉio, mi volas danki al Lumo pro la demando. Ekde mia esperantistiĝo en 1997, unu kerna afero de nia lingvo por mi estas la internacia amikeco kun miaj najbaroj el la nordo. Mi ankoraŭ pensas pri 2017, kiam kelkaj amikoj anoncis, ke ili ne revenos al Usono ĝis kiam ni havos novan prezidenton. Mi kontaktis unu el tiuj amikoj kaj diris, ke la usonaj esperantistoj bezonas vin nun pli ol iam ajn. La reago estis pli-malpli: tio estas via problemo ĉar vi elektis malbonan prezidenton.
Mi elektis. Mi mem? Nu.
Pri la nuna situacio, mi kredas, ke kanadanoj estu koleraj. Mi mem estas kolera. Ĝis mi ricevis tiun demandon de Lumo, mi forte sentis, ke miaj esperantistaj najbaroj forgesis, ke ili havas amikojn en la sudo. Refoje, dankon pro via demando kaj via zorgo. Mi scias, ke ni havas amikojn, kaj tio estas grava.

Mi kaj mia familio bone fartas, sed mi multe zorgas. La vivo estas bona kaj festinda, kaj ni havas multajn aferojn por festi. Ĉiuj estas sanaj. Mia edzino finis edukan programon kaj fariĝis flegistino je la aĝo 51. Mia labora situacio estas pli stabila ol en 2017. Mia filo havas bonan laboron kaj propran loĝejon. La aliaj familianoj fartas bone.
Aliflanke, estas multe da necerteco. Niaj ŝparaĵoj malaperas maldank’ al la senvaloriĝo de la akcioj. Ĉio estas pli multekosta. Mi zorgas pri tio, ĉu kelkaj ĉiutagaĵoj aŭ gravaj aferoj simple ne estos haveblaj. Dum mi tajpas ĉi tion, mi ricevis tekst-mesaĝon de mia edzino pri unu el niaj veturiloj. Ĉu ni renovigos la aŭtoŝildon? Nu, tio dependas de la progreso de la situacio en Usono.
Kaj krom la ekonomia situacio, mi hontas. Mi hontas kaj timas, ke la reĝimo sendas laŭleĝajn loĝantojn el Usono eksterlanden sen taŭga proceso. Nu, sen ia ajn proceso. Tio en si mem estas abomeninda, sed kio sekvos? Mi hezitas troigi mian reagon, sed foje mi sentas, ke mi devos elekti inter troigita reago kaj freneziĝo. Mi ankoraŭ esperas, ke ni povos korekti la nunan situacion. Ke ni povas forpeli la nunan reĝimon.
De tempo al tempo mi demandas min, kiam ni devos fuĝi el nia lando kaj kien. Tio ankoraŭ ne estas la situacio, sed mi ne plu opinias, ke ĝi estas neeblaĵo.
En 2017 mi provis diri al la kanada esperantistaro “ni bezonas vin nun pli ol iam ajn”, sed nun mi havas alian mesaĝon. Restu tie. Memoru, ke vi havas amikojn en Usono, sed estu kolera. Ni revu pri estonta tago, kiam ni povos plani komunajn eventojn, sed tiu tago ne estas hodiaŭ.

Tomaso estas fondinto de Jutuba Kanalo Esperanto Variety Show (rimedoj por anglalingvanoj, muziko, ktp.): youtube.com/@EsperantoVarietyShow, instruisto de Esperanto kaj longtempa organizanto de Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE).

