El la plej nova numero de Lumo. Verkis Russ Williams…
Ne eblas koncize priskribi ĉiujn miajn pensojn kaj sentojn pri la multegaj malutilaj malmoralaj kontraŭleĝaj aferoj, kiujn Trump faraĉas en sia dua prezidenta mandato. La listo simple tro longas kaj ampleksas. Ĉiu observanto probable havas propran subliston de la persone plej ŝokaj kaj maltrankviligaj fiagoj, ĉu temas pri la arestado pro falsaj akuzoj kaj senprocesa deportado de enmigrintoj al brutala malliberejo en Salvadoro, ĉu minacoj kaj arestoj de nesubemaj juĝistoj, ĉu minacoj al ĵurnalistoj, ĉu malferma korupto kaj invito donaci ŝmirmonon per la bitmono $Trump, ĉu diversa ekologia damaĝo kaj neado de klimata krizo kaj plano bruligi pli multan “belan puran karbon”, ĉu la jura malekzistigo kaj senrajtigo de transuloj, ĉu amasaj maldungoj de miloj da registaraj dungitaj sciencistoj kaj medicinistoj kaj multaj aliaj gravaj laboristoj, ĉu la amasa forigo de inaj kaj neblankulaj kaj gejaj historioj el muzeoj kaj registaraj retejoj, ĉu la plurkampa senscia neado de scienco, ĉu la anstataŭigado de kompetentaj spertaj kvalifikitaj homoj per lojalaj lakeoj, ĉu la idiote sensencaj kaj ekonomie damaĝaj tarifoj, ĉu la perfido al Ukrainujo, ĉu la konstanta subemo kaj admiro al Putin kaj similaj diktatoroj, ĉu la frenezaj minacoj ekposedi Kanadon kaj Gronlandon kaj Panamon kaj Palestinon, ĉu la eksplicite deklarita intenco plu resti prezidento post 2028, ktp ktp… Nu, mi povus longe daŭrigi.
Oni supozis, ke la dua mandato de Trump estus pli malbona ol la unua, sed mi ne imagis, kiel rapide kaj terure tio okazus. Demokratio montriĝas pli fragila, ol oni volis kredi. En “normala” epoko, eĉ unu el tiuj aferoj estus granda skandalo, kiu eksigus la prezidenton (kiel okazis al Nixon pro Watergate), sed nun ĉiutage estas nova pli terura, damaĝa, korupta, idiota afero. Certe, kiam ĉi tiu teksto aperos, jam estos novaj okazaĵoj, kiujn mi estus menciinta… Kaj lia partio subeme akceptas kaj obeas kion ajn li faras, rifuzante oponi. Por ili, resti en partia posteno klare pli gravas ol leĝoj, justeco, kaj la bonfarto de Usono kaj de la cetera mondo. Ĉio tio des pli malĝojigas, ke laŭ opinisondoj signifa proporcio, eble triono, de Usono plu aprobas kaj subtenas lin. Tio kaŭzas multan pesimismon pri la estonteco kaj pri la homaro. Simile oni vidas kreskantan subtenon al “fortaj gvidantoj”, diktatoraj, en multaj landoj nuntempe. Evidente, nia infana raso malbone lernas lecionojn de historio.
Kiel koncize esprimi reagon al ĉio ĉi? De jaroj mi kutimas verki taglibrecan poemeton ĉiutage. Nuntempe, tiuj ofte temas pri Trump… Jen hajkoj ekde lia dua mandato.
Januaro
2025-01-20
Mallumaj tagoj.
Nun venos de Trump agoj,
ne plu nur blagoj.
2025-01-21
Ve! Sankta skombro!
Jam pro Trump disvastiĝas
malluma ombro.
2025-01-22
Ku-Kluks-Klan-anoj
aktivas en Usono;
grandaj Trump-fanoj.
2025-01-23
Dekretoj tekstasfuŝe;
Trump uzis AI,
oni suspektas.
2025-01-28
Venas ruino
per Trumpa apliko de
la ŝokdoktrino.
2025-01-31
La krizo ardas;
homoj ŝokite staras
kaj nur rigardas.
Februaro
2025-02-05
Musk la fiulo
klopodas fermi ĉion
per manipulo.
2025-02-07
Kvazaŭ Rusio,
Usono iĝas fuŝa
kleptokratio.
2025-02-08
Arto, scienco,
leĝoj, financoj, ĉio
en dekadenco.
2025-02-12
Trumpa decido
cedi al Putin estas
fia perfido.
2025-02-15
Multaj klopodas
disvastigi faŝismon;
ĝi nun tre modas.
2025-02-19
Nun Trump ponardas
ukrainojn. Por helpi
Putin li ardas.
2025-02-21
La MAGA-sekto
detrueme marŝas en
stulta direkto.
2025-02-24
Kreskas torento
de feko el la buŝo
de l'prezidento.
2025-02-28
Mi vere hontas
pri la konduto de Trump.
Kio plu ontas?
Marto
2025-03-03
La mondo aĉas
kaj optimismo raras,
sed hejme plaĉas.
2025-03-07
Fluas ĉikanojkaj
minacoj de Trump al
aliancanoj.
2025-03-08
Virina tago.
Landa defendo estas
heroa ago.
2025-03-09
Trumpa akcelo
de korupto kreskas al
nova nivelo.
2025-03-16
Policaj fortoj
maljuste uzataj por
amasdeportoj.
2025-03-25
Alia tago;
alia de Trump nova
hontinda ago.
Aprilo
2025-04-04
Trumpaj tarifoj:
firmaoj kraŝos kiel
ŝipoj sur rifoj.
2025-04-05
Trumpaj malbonoj
ne ŝanĝas, ke aprobas
lin kvar dekonoj
2025-04-09
Pli laŭtas zumoj
de trompitaj de Trump en
retaj forumoj.
2025-04-18
Ŝoka torento
de kontraŭleĝaj agoj
de l'prezidento.
2025-04-28
Ĉu Trump sincere
kredas kion li diras?
Vere mistere.

