statue of liberty new york

“Usono alproksimiĝas al punkto, kiam ni devos decidi, ĉu ni volas ankoraŭ esti demokratia lando aŭ ne”

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Anonimulo…


Mi unue volas peti pardonon de niaj bonaj amikoj en Kanado kaj aliaj landoj pro la ĥaoso, kiun nia nuna registaro kreas. Mi konas multajn usonanojn, kiuj kun hororo spektas la fajron nuntempe kaj serĉas kiel estingi ĝin.

Mi emeritiĝis je la komenco de la jaro, vivas nun per mia laboreja pensio kaj atendas la baldaŭan komencon de mia Socia Sekureco, t.e. la registara pensio. Ĉi-momente, finance ni fartas sufiĉe bone, sed mi zorge atentas la borson, ĉar la laboreja pensio estas investaĵoj, kaj la politikan situacion, pro la registara pensio. Kaj la tarifoj kaj aliaj malicaj agoj pliigas kostojn kaj malpliigas fidon en la ekonomio. Mi provas faradi sinzorgadon, pro anksio.

Mi ankaŭ sekvas la novaĵojn pri loĝantoj, ĉu kun dokumentaĵo aŭ sen, kiuj estas arestitaj, deportitaj aŭ, pli malbone, senditaj al fremda malliberejo, sen ia ajn kortuma proceso. Kaj la diroj de nia registaro, ke ili ankaŭ ŝatus sendi usonajn civitanojn al tiaj fremdaj malliberejoj. Vere malluma epoko en nia historio.

Mi pensas, ke Usono alproksimiĝas al punkto, kiam ni devos decidi, ĉu ni volas ankoraŭ esti demokratia lando aŭ ne. La nuna registaro incitas krizon post krizo, kaj per ĉiu ago provas puŝi el leĝa regado. Ili ŝajne volas rekonstrui nian registaron kaj nian kulturon en ion alian ol ĝi estis dum la lastaj du jarcentoj kaj duono.

Ili forbruligas la servojn de nia registaro, atakas bibliotekojn kaj neregistarajn organizaĵojn, senrajtigas virinojn, GLATanojn kaj minoritatojn. Samtempe ili daŭre dividas nian loĝantaron en apartajn frakciojn, kiuj timas kaj malfidas unu la alian. Mi konas multajn usonanojn, kiuj estas ĉagrenitaj kaj timas pri la direkto, kien nia lando nuntempe iras. Ankaŭ mi.


Afiŝita

en