El la plej nova numero de Lumo. Verkis D-ro Robert L. Read, PhD…
Usonon nuntempe plenigis kaoso. Multaj homoj publike manifestaciis la kvinan de aprilo 2025, kie mi mem partoprenis en Aŭstino, Teksaso, Usono. Mi vidis multajn afiŝojn pri diversaj gravaj problemoj: justico, tarifoj, privateco, Elon Musk, rajtoj por transuloj kaj samseksemuloj, enmigrado, deportado, kontraŭleĝeco de la agoj de la registaro, korupteco ktp. Fakte, multaj bonkoruloj konfuziĝas pro la multeco de la misfunkcioj de nia registaro. Mi kaj miaj amikoj deprimiĝis. Plej bona metodo por klopodi kontraŭ la kaoso ankoraŭ ne videblas.

Mi opinias, ke longtempaj problemoj venos, ĉar la registaro maldungis multajn registarajn dungitojn senplane kaj hazarde. La diktatorecaj agoj de la nuna Prezidento Trump estas kontraŭkonstituciaj, sed la juĝistaro agas pli malrapide ol la registaro, kaj tro malrapide por halti ĝin. Krom la fuŝegado, Usono verŝajne malsubtenos Ukrainion, kaj ĝi malhomrajte minacas Gazaon, Gronlandon kaj Panamon – eĉ Kanadon!
Geamikoj de Kanado, mi elkore sciigas vin, malgraŭ tio, ke vi eble jam scias tion: la plejparto de homoj en Usono maldeziras detrui aŭ damaĝi la suverenecon kaj sinregecon de Kanado. La Prezidento mem neniam publike menciis tiun ideon antaŭ ol li apenaŭ venkis en la balotado de novembro 2024. Plejparto de ni komprenas, ke Kanado helpegas nin pri la protektado de nia 3000-mejlojn longa norda landlimo. Kelkaj el ni memoras la batalon de Juno-plaĝo dum la Dua Mondmilito je D-Tago…
Tamen, la danĝero al nia interrilato veras. La Prezidento jam indikis, ke li volonte malhelpos Kanadon per iloj ekonomikaj. Li jam metis en danĝeron, se ne rompis, la fortan aliancon inter niaj landoj, la formalan aliancon de NATO kaj la malformalan aliancon de longtempa amikeco. Mi supozas, ke subita milito ne eblos nune; usonanoj ĝin nun malakceptos. Tamen, mordeton post mordeto, oni povas prepari nin por pripensi la antaŭe-nepenseblan… Ekzemple, la ĉikanema estro, kiu amas atenton kaj dramecon, povus kapti malgrandan senhoman insulon. Mi supozas, ke li agos kontraŭ Gronlando aŭ Panamo antaŭ ol Kanado.
Trump ĉiam estis neantaŭvidebla, kaj eble nuntempe li ne havas bonajn konsilistojn. Eble li malsanas mense. Eĉ se usonanoj havas grandan amikecon kaj reciprokajn ekonomiajn celojn kune kun kanadanoj, la Prezidento eble ne samopinias kaj havas la tujan povecon por detrui multegon kaj ege ĝeni multajn kanadanojn. Eble, la leĝo kaj juĝistaro finfine lin regos, sed ili agos metodike kaj malrapide. Bedaŭrinde, kontraŭ miaj sentoj, mi devas averti vin, ke ĉio ĉi povos okazi.
Mi tamen petas, ke ni ĉiuj memoru la amon, kiun ni kutime havis inter nia landoj kaj inter niaj homoj. Memoru, ke la Prezidento, eĉ se oni lin elektis, ne ĉiam esprimas la volon de la popolo de Usono.
Robert Read estas fondinto de Public Invention (Aŭstino, Teksaso): usona senprofitcela organizo, kiu antaŭenigas inventadon kaj novecajn teknologiojn por servi al la homaro.

