Mesaĝo de la Urbestrino de Toronto

MESAĜO DE LA URBESTRINO

Kun plezuro mi bonvenigas ĉiujn al la Dulanda Kongreso de Esperanto, gastigita de la Kanada Esperanto Asocio.

Tiu ĉi evento estas granda ŝanco por lernantoj de lingvoj, instruistoj, artistoj kaj internaciaj gastoj kun intereso en Esperanto kunveni, konektiĝi kaj dividi konojn inter si. 

Plaĉas al mi, ke tiu ĉi internacia kongreso okazas en Toronto. Mi esperas ke ĉiuj ĝuos la someron en nia urbo kaj esploros ĝiajn viglajn kvartalojn, kaj ankaŭ mian plej ŝatatan lokon por viziti dumsomere: la Torontan Insularon.

Nome de la Magistrato de Toronto, bonvolu akcepti miajn bondezirojn por ĝuinda evento.

Amike,

Olivia Chow
Urbestrino de Toronto


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.