El la plej nova numero de Lumo. Verkis Timothy Boronczyk…
Mi ne havas ĉeflaboron (kiel programisto) ekde novembro; nur kromlaboron ĉe benzinejo. Miaj timoj temas pri la ekonomio, la teĥnologia industrio kaj Musk. Mia koramiko estas denaska usonano, sed havas meksikan parencon. Mi timas, ke li estos elsendita el la lando.
Mia patro diras pri la DOGE-maldugintoj (1): Fojfoje devas okazi maldungiĝoj ”. Eble jes, sed ne tiam, kiam oni ne faris ion ajn malbonan. Malfeliĉigas min lia malkompata sinteno – li ne estis tia antaŭe.
Mia fratino timas pri la estoneco por mia nevino…sed ŝi estas nur 3 3-jaraĝa. Mi esperas, ke ĉio pliboniĝos antaŭ ol ŝi pliaĝas.
Mi avertus kanadanojn: gardu vian landon. Vi havas la samajn problemojn, kiujn ni havis. “Frostigaj mortigoj mortigoj” en Saskatuno (2), la Coalition Avenir Québec (3), eĉ Doug Ford… solvu tiujn problemojn, antaŭ ol ili pligrandiĝos. Ĉar Donald Trump ne okazis dum unu nokto.
Notoj
- DOGE (Department of Government Efficiency): usona termino, kiu signifas departamento de registara efikeco.
- “Frostigaj mortigoj mortigoj”: mortoj pro la fiaj agoj de la saskatuna polico en la 1990 1990-aj kaj fruaj 2000 2000-aj jaroj, kiu arestis homojn, ĉefe indiĝenajn kaj ĉefe virajn, ofte en la stato de ebrio aŭ sen ajna kaŭzo entute, veturigis ilin ekster la urbon kaj lasis morti pro frosto. Neniu policano estis trovita kulpa en tiuj krimoj.
- Coalition Avenir Québec estas populisma dekstrema partio nun (2025) ĉe la povo en Kebekio. Je la nomo de sekurigo, ĝi efektivigis plurajn leĝojn kontraŭ enmigrantoj kaj diversaj minoritatoj kaj severe bremsis la enmigradon al Kebekio.


Respondi