flags of canada and usa at harbor beach

“Kio okazos al miaj amikoj?”

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Randy Dean…


Por multaj, ŝajne, nenio granda ŝanĝiĝis en Usono, krom ke la prezoj estas pli altaj. Sed ĉie estas konfuzo, kaj multaj aferoj ŝanĝiĝas en unu tago kaj fojfoje reŝanĝiĝas post kelkaj tagoj. Ni ne plu povas dependi de io ajn. Ŝajnas, ke neniu leĝo povas supervivi la decidojn de nur unu homo.

Trump regas per ekzekutivaj ordonoj. Komence, nur la rajtoj de transgenruloj kaj enmigrantoj (precipe azil azil-petantoj kaj studentoj) ŝrumpis. Nun Trump diras, ke li eĉ volas enprizonigi eksterlande eĉ denaskulojn ” (do, civitanojn naskitajn ĉi tie) sen ajnaj rajtoj – eĉ ne rajto je proceso. Li provas uzi eksterleĝajn povojn por regi universitatojn en plej etaj detaloj de iliaj studprogramoj kaj reguloj. Li ankaŭ timigas novaĵagentojn kaj advokatojn. Li uzas eksterleĝan departementon ” DOGE por limigi la jam aprobitan uzon de la registara mono, inkluzive de la helpo por la plej malmultehavantaj homoj kaj por mondaj sanprogramoj.

La lando ne plu havas amikojn en la mondo, post kiam li atakas (unue voĉe, poste ekonomie) niajn plej bonajn amikojn, kiel Kanadon. Ĉu fizikaj atakoj iam estos konsiderataj? Li sekvas la paŝojn de Putin, kiun li admiras, kaj Orban el Hungario. Li ankaŭ havas tendencon mafiestran, kiun li lernis en Novjorkurbo. Ni apenaŭ havas parlamenton – la respublikanaj reprezentantoj ne volas agi kontraŭ li. Tio eĉ ne pritraktas la ekonomian koston, kiun ni alfrontos pro la tarifoj. Estas espero, ke eble post du jaroj novaj parlamentaj elektoj ebligos iom da oficiala opozicio. Sed ĉu vere estos justaj elektoj? Kiu scias?

Persone, krom la malaltigo de miaj ŝparoj en la bankokonto, estas zorgo pri la estonteco – mia plej forta emocio. Kiel la afero progresos? Ĉu ni ne povos iam (ne tro fore estonte) libere vojaĝi al aliaj landoj kaj reveni? Ĉu mia edzeco kun alia viro baldaŭ ne plu estos leĝe respektata? Kio okazos al miaj amikoj?


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.