El la plej nova numero de Lumo. Verkis Steven Farrington
Estas surreala tempo esti en Usono. Neniam antaŭe, krom eble en novembro 2016, mi tiom timis pri la estonteco de demokratio en mia lando. Tamen, ekzistas signoj de espero kaj rezisto kontraŭ la minaco de faŝismo kaj maltoleremo.
Unu el la plej frustrigaj kaj malĝojigaj aferoj pri la vivo ĉi tie en Usono en la lasta jardeko estas vidi homojn, kiujn vi ŝatis kaj iam respektis, kredi al la retoriko de malamo, netoleremo kaj kontraŭdemokratiaj tendencoj.
Eĉ homoj, kiuj devus scii tion – eĉ kelkaj esperantistoj — falis en la kulton de Trump. Estas homoj en mia pli vasta familio, homoj, kun kiuj mi kreskis, kun kiuj mi apenaŭ plu parolas pro tio, kiun ili subtenas politike.
Mi havas kolegojn en la lernejo, kie mi instruas, kiuj subtenas Trump. Kiel geja viro edziĝinta al enmigrinto el Latin-Ameriko, kiel mi povus ne preni tion persone? Kiel mi povus ne igi tion, kio estas persona, ankaŭ politika?
Mi hontas pri mia lando. Mi tiel bedaŭras pro tio, kio okazis, kvankam mi faris mian parton subtenante la demokratan opozicion laŭ ĉiuj manieroj, kiujn mi povis, en la lasta balota ciklo.
Mia edzo vivas en konstanta timo esti forprenita de la stratoj kaj ĵetita en teruran detendeten-centron. Li estas laŭleĝa enmigrinto, usona civitano, sed li estas brunkolora kaj parolas kun akĉento, do li ne plu sentas sin sekura ĉi tie. Kiel mi povas konsoli lin kaj diri, ke ĉio estos en ordo?
Tamen, estas signoj de espero. Milionoj da homoj partoprenis en protestoj grandaj kaj etaj. La aproba nivelo de Trump malaltiĝas, kaj verŝajne ni iras al recesio pro lia ĥaosa gvidado ”. Mi esperas, ke ni povos venki la trumpismon unufoje por ĉiam baldaŭ, kaj reveni al la komunumo de raciaj nacioj.
Dume, bonvolu scii, ke malgraŭ ĉio, kio okazas, tiuj kiuj subtenas tiun faŝisman reĝimon estas malplimulto en mia lando. Ni devas travivi ĉi tiun ŝtormon — sed ni ja travivos ĝin.
Mi ne kulpigas kanadanojn kaj aliajn pro bojkoti Usonon. Mi mem farus tion. Igi ĉi tiun landon suferi finance estas, bedaŭrinde, la sola maniero, por ke multaj usonanoj komprenu la mesaĝon: Trump estas ŝarlatano kaj malsukcesinta gvidanto.
Steven Farrington estas instruisto kaj verkisto. Liaj libroj estas aĉeteblaj, interalie, per Amazon.


Respondi