“Mi komencis eĉ cerbumi, kiuj landoj estus taŭgaj por translokiĝi, se aferoj malpliboniĝos eĉ pli”

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Anonimulo


Se la demando estas “Kiel vi vidas la nunan situacion en Usono?”, mia respondo estas simpla kaj unuvorta: zorgiga. El persona vidkpunkto, mi fakte antaǔ vidas, ke en la venontaj jaroj mi perdos rajton, kiun mi nun havas: nome, la rajton esti laŭleĝe edziĝinta al mia edzo. Krome, kiam mi parolas la hispanan al miaj infanoj surstrate, mi ĉiam havas ioman timon, ke iu fanatika konservativulo povus subaŭskulti kaj reagi malafable aŭ eĉ perforte. Revenante hejmen el Kanado, delonga amika lando, mi nun min zorgigas, ke povus okazi ia ĉikanado fare de la usonaj landlimaj agentoj ĉu pro mia politika sinteno, ĉu pro mia portorika deveno — malgraŭ tio, ke mi estas denaska usona civitano. Mi komencis eĉ cerbumi, kiuj landoj estus taŭgaj por translokiĝi, se aferoj malpliboniĝos eĉ pli — io, kion mi neniam antaŭe sentis la bezonon serioze konsideri.

Aferoj estas jam malbonaj por multaj enmigrintoj—ĉu laŭleĝaj aŭ ne ne— kaj baldaŭ ili malpliboniĝos eĉ por ĉiuj, kiuj povus eĉ iomete “aspekti ” kiel enmigrintoj. La registaro pli kaj pli forigas la fidon de la civitanoj je la jur jur-sistemo, kaj ĝi pli kaj pli agos ekster tiu kadro sen ajna konsekvenco. Mi antaŭvidas, ke homoj, kiuj nun forte defendus demokration kaj la bezonon havi taŭgan jur jur-sistemon, iom post iom, pelataj de la nuna prezidanto, forlasos tiujn idealojn kaj pli kaj pli simple pravigos ajnan lian agon; post dek jaroj ilia kred-sistemo estos esence nerekonebla disde la nuntempa.

La plej zorgiga afero estas tio, kiom da relative junaj homoj ŝajnas subteni la nunan registaron: se estus nur afero de maljunaj konservativuloj, oni povus pensi, ke post iom da jaroj la afero povus ŝanĝiĝi… sed eĉ se homoj, kiuj daŭre voĉdonos dum la venontaj kvardek jaroj, estas kontentaj pri la nuna sistemo, nenio ŝanĝiĝos memstare.

Mia sola espero estas tio, ke la lastatempaj (kaj senduba ankaŭ la estontaj) decidoj de la nuna registaro estos tiel tuje kaj memevidente malbonaj, ke ili komencos efiki negative eĉ sur la nunaj subtenantoj – do, ilia persona intereso, finfine, velkigos ilian apogon.

Mi konscias, ke mi ne sentus fari ĉi tiun mesaĝon same sekura ne-anonime, ĉar mi timas, ke aferoj iĝos eĉ pli malbonaj, kaj ke la registaro kutimos spuri homojn en sociaj retejoj por ekscii pri ilia politika sinteno kaj agi laŭe. La fakto, ke mi havas tiun timon eĉ en la lando fama pro ties onidira libereco de sinesprimo, estu la sola pruvo al eksteruloj, ke por multaj usonanoj la afero jam komencis serioziĝi kaj ne ŝajnas iri en la ĝustan direkton.

Mi ŝatus fini ĉi tiun artikolon pli pozitive, sed bedaŭrinde mi ne povas. Espereble, tamen, la historio malpravigos min, kaj mi aspektos kriĉa trozorgemulo: nenio feliĉigus min pli!


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.