El la plej nova numero de Lumo. Verkis Anonimulo…
Sentiĝas en Usono, ke ĉio, kio estas plej aminda pri nia lando, estas grave endanĝerigita. Kaj ne en la kutima maniero, per neglekto kaj subtenmanko – sed nun aktive, perforte.
Oni ne supozu, ke la spertomanko de la ministraro malsukcesigu la klopodon… ili mirige superregas ĉian kapablomankon. Aŭ, eble, pli honestas konfesi, ke ĉiu efektive tute taŭgas por la tasko… detrui la departementon, al kiu ĉiu el ili estis nomumita. Por vidi, kiom efike ili progresigas sian planon por Usono kaj la mondo, vizitu la retejon project2025.observer. Eble oni ne supozu, ke ili aŭdacis listigi publike ĉion, kion ili esperis.
Kion mi diru de mia perspektivo?
- Certe, la lingva afero ŝiras mian koron. La fia forkaptado de homoj ŝajnis komenciĝi per sendokumentuloj, sed jam eĉ civitanoj estas sendataj al detenejoj, foje pro la uzo de la hispana.
- Ekonomia detruo ne estas nur monda fenomeno, sed ankaŭ persona. Jes, tarifaro forigis kvin bilionojn da usonaj dolaroj el la borso ene de tri tagoj, je unu flanko; sed je alia, familioj pli kaj pli pruntas monon el financaj institucioj por sia ĉiutaga pano, ĉu por ingrediencoj por hejmkuirado aŭ ĉu simpla manĝo el rapidmanĝejo.
- La klopodoj senigi inojn de rajtoj akceliĝas… pli kaj pli, tiu, kiu troviĝas en utero, estas persono; tiu, en kiu utero troviĝas, ne. Transuloj kaj neduumuloj estas nur unu procento de usonanoj kaj estas sub atakoj de la registaro… Sed tamen por distri la popolon de tiu unu procento, kiu posedas tiom, kiom la suba 90%, la respublikana partio elspezis 415 milionojn da dolaroj en 2024 por akiri voĉdonojn. Jen la plej malnova artifiko de faŝistoj: distri per dividado.
Usono jam de jardekoj ne havas sociajn kutimojn, morojn, eĉ disvastigitan scion inter la popolo, kiel trakti tian situacion. Ni tamen de tempo al tempo ja sukcesis insisti pri homaj rajtoj. Sed la bezono de la momento estas tre granda. La energio kaj politika volo povas kreski nur iom post iom, sed ĝi nepre kreskos iom post iom, ĝis kiam tio sufiĉos. Ĝis ni ĉiuj povos kompreni: “Sufiĉu jam!”


Respondi