Pri fideleco en tempo de milito

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Mark Fettes…


Miaj unuaj lernejaj jaroj pasis en Usono. Malmultaj detaloj restas en mia memoro, sed mi daŭre kapablas parkere deklami la Ĵuron de Fideleco, kiun ni ĥore recitis ĉiumatene starante fronte al granda flago kun ruĝaj kaj blankaj strioj, kun kampo de blankaj steloj sur blua fono.

mi ĵuras fidelecon al la flago de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko

kaj al la respubliko, kiun ĝi simbolas,

unu nacio sub Dio, unuiĝinta kaj nedisgebla,

kun libereco kaj justeco por ĉiuj

Estis brunhaŭta knabo en la klaso, kiu ĉiam endormiĝis ĉe sia skribotablo. Indiano de la rezervejo, laŭ la knabaj paroloj. Mi ne sciis, kio estas indiano. 

Pri indianoj tamen rakontis la historia lernolibro. Kaj en la legopaŭzo, la instruistino elektis legi al ni rakonton pri kuraĝaj blankaj setlantoj, kiuj devis defendi sin kontraŭ sovaĝaj atakoj de la lokaj tribanoj. Mi komprenis, ke la historio konsistas el luktoj kaj venkoj. Usono estis la lando de la venko.

Ĉar mi jam flue legis, dum miaj samklasanoj pene deĉifris enkondukajn tekstojn, mi rajtis vagi tra pli defiaj legaĵoj. Mi legis pri George Eliot Carver, la inventinto de arakida pasto, kaj Eli Whitney, kies kotonseparilo transformis la agrikulturan bazon de suda Usono. Mi legis pri la astronaŭtoj, kiuj antaŭnelonge promenis sur la luno. Usono estis evidente ankaŭ la lando de scienco kaj progreso. Mi decidis fariĝi sciencisto.

Okazis elektokampanjo. Ŝajne estis grave decidi, kiun el la du flankoj oni subtenas. Miaj britaj gepatroj, anoj de Amikoj de la Tero kaj la Klubo Sierra, malŝatis la prezidenton. Ili decidis, ke ni elmigros al Novzelando. Tie mi aŭdos pri la skandalo Watergate, kiu faligos Nixon. Usono estis la lando de demokratio, kie eĉ prezidento devas submetiĝi al la leĝoj, kaj ĵurnalistoj kuraĝe elspuras la sekretojn de la potenculoj.

La slogano de Google “Don’t be evil” (Ne estu fia) estis forigita en 2015 post la restrukturigo sub la ombrelo Alphabet Inc.

Pasis kelkaj jaroj. Veninte al la Universitato de Brita Kolumbio por doktoriĝi pri molekula genetiko, mi engaĝiĝis en la movado kontraŭ nukleaj armiloj. Dum kelka tempo mi regule legis artikolojn el The New York Times, kaj komencis kompreni, kiel aspektas la mondo tra imperiaj okulvitroj. Mi renkontis la maksimon de Lordo Acton: “Ĉiu povo koruptas; absoluta povo koruptas absolute”. Mi eksentis la profundajn dividojn en la usona socio, inter nordo kaj sudo, blankuloj kaj nigruloj, riĉuloj kaj malriĉuloj. “Usono estas la lando de duismoj”, iam diros al mi berklia profesoro. “Pri ĉio ili sukcesos konstrui du reciproke oponajn flankojn”.

La Malvarma Milito venis al fino. Usonaj teknologiaj firmaoj fundamentis mondan revoluicion en la komunikado. “Ne estu fiaj”, proklamis la devizo de Google. Barack Obama, la unua nigrahaŭta prezidento, citadis inspirajn vortojn de Lincoln kaj King. “La arko de la morala universo estas longa, sed ĝi kurbiĝas al justeco”. Samtempe usonaj aviadiloj bombis geedziĝajn festojn en Afganio, kaj amasmortigoj en usonaj preĝejoj kaj lernejoj kaj muzikfestivaloj elvokis nur “pensojn kaj preĝojn” de la parlamentanoj. Ŝrumpis laborsekureco, interalie ĉar sindikatoj perdis influon en la kondiĉoj de industria tutmondiĝo kaj la kresko de la kontrakta ekonomio. Kia lando estis Usono nun? Neniu havis klaran respondon.

Venis la epoko de “kulturaj militoj”. Ĉio estas furaĝo por ili: vakcinoj, aborto, pafiloj, transgenreco, klimata scienco, civitaneco, la brutaleco de policistoj. Kiel en ĉiuj militoj, la vero estas la unua viktimo. Montriĝas, ke multaj preferas “alternativajn verojn” se ili konfirmas la proprajn konvinkojn. La etimologio prilumas tion: la lando de la venko fariĝis la lando de la kun-venko, de “ni veraj usonanoj” kontraŭ “la aliaj”. 

La balota mapo de Usono de 2020 kaj 2024

Kio okazis al tiu revo pri lando “unuiĝinta kaj nedisigebla”? Nu, tiuj vortoj mem estas produkto de milito de la tradicia speco, batalado inter du armeoj, en kiu malvenkis la Konfederacio de la sudaj ŝtatoj, kies ekonomio baziĝis sur sklavlaboro. La industria Nordo postulis kapitulacon en 1865, kaj ĝia ideologio de unueco fariĝis oficiala tra la tuta lando. Sed milita venko ne signifas animan venkon. Diversrimede la konfederacia kulturo persistis, evoluis, disbranĉiĝis. Fine venis tempo por venĝo.

La usona liberalismo influis la tutan mondon; ĝi estis la pela forto malantaŭ la kreo de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, kiun ni nun konas simple kiel UN; ĝi helpis starigi la sistemon de internacia juro, inkluzive de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj; ĝi fariĝis preskaŭ sinonima kun moderneco dum sesdeko da jaroj post la Dua Mondmilito. Nun ĝi ĉesis regi en la propra lando. Kio anstataŭos ĝin? Neniu scias.

Konvinkoj estas nur portempa anstataŭaĵo de la realo. La ekonomio ne obeas la kapricajn dezirojn de Trump, nek la klimato cedas al la skeptiko de liaj sekvantoj. Usonanoj, kiel aliaj homoj, plejparte deziras kunvivi pace. Sed la liberalismo, kiu promesis prosperon por ĉiuj, ne sukcesis liveri ĝin daŭre kaj sekure; dume, ĝi kreis la kondiĉojn por oligarka regado, teknologia manipulado kaj ekologia katastrofo. La solvoj ne kuŝas tie, eĉ se la liberalismo portas pli videble la standardon de libereco kaj justeco por ĉiuj. Eble la problemo ne kuŝas tiom en la liberala idearo mem, kiom en ĝia preteco kompromisi kun la povo. Se la usonaj voĉdonantoj ne estis konvinkeblaj pli amase subteni la Demokratojn en 2024, certe temas parte pri tiu prava percepto.

Malgraŭ la aktuala krizo, mi daŭre kovas admiron kaj fidon al la kapablo de la usona kulturo naski originalajn vojojn al individua kaj socia renovigo. Intertempe, tamen, multo detruiĝas: fido, institucioj, intelekta kapitalo, aliancoj. Nia mondo videble malriĉiĝas. Des pli grave, ke ni kultivu solidarecon kaj esperon, la kapablon kunimagi kaj kunkrei tiun respublikon de la spirito, kiu ne estas— malgraŭ la Ĵuro de Fideleco—afero de nacia identeco, sed de la tuta homaro.


Mark Fettes estas profesoro pri edukado en la universitato Simon Fraser. Li estis redaktoro de la revuo Esperanto (1986-92), estrarano de UEA (1992-98), direktoro kaj estrarano ESF (2000-22), prezidanto de UEA (2013-19) kaj lastatempe direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj.


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.