Ni ploru…je rido!

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Ĵenja Amis…


Kiam ni ne povas ŝanĝi aferojn…ni ridu. Ni ridu pri okazaĵoj en niaj landoj kaj en la mondo. Ni ridu pri la registaroj…

Ne, karaj, mi ne estas naiva! Rido ne forigos la malbonaĵojn ĉirkaŭ ni. Ĝi ne magie malaperigos diktatorojn aŭ malfaros iliajn agojn. Ĝi ne neniigos militojn kaj sensencajn mortigojn. Do, ridi nure ne ŝanĝos la mondon — necesas jen alia elemento — necesas ago. Se oni vivas en lando, kie eblas voĉdoni, voĉdonu. Protestu. Sed…ankaŭ ridu! Rido suplementu la agadon, ĝi spicigu ĝin! 

Rido estas formo de protesto kaj elmontro de kuraĝo. Rido estas potenca ilo. Ĝi montras la veron en alia lumo kaj kolerigas la povulojn. Ĝi forprenas iliajn maskojn kaj lasas ilin stari, kvazaŭ nudaj, antaŭ la publiko. La povuloj timu nian ridon, same kiel ili timu nian agadon!

Dum ni ridas, ni ankaŭ memoru tiujn, kiuj ridis antaŭ ni. Ekzemple, la kuraĝajn esperantistojn, kiuj eldonis, abonis kaj legis la satiran maldekstreman kaj kontraŭnazian revuon La Pirato, dum la mondo plonĝis en la mallumon de faŝismo en la 1930-aj…

Ĝia ĉefredaktado (“la ŝipestro”) estis Raymond Schwartz, franca bankisto, verkisto, poeto kaj pacifisto. Li fondis La Piraton nur kelkajn monatojn post kiam Hitlero venis al la povo, en 1933… 

La Pirato aperis (aŭ kiel ili mem diris, “kaperis”) dum du jaroj, en 1933 kaj 1934. Ĝi mokis faŝistojn, naziojn, Hitleron kaj liajn lakeojn kaj ridigis esperantistojn en la tempoj, kiam rido povis kosti la vivon…

Ni proponas al vi kelkajn disajn erojn el La Pirato. Aparte notu la poemon Malespero —mi sentas, ke ĝi estis verkita kvazaŭ por ni, nun, kaj ne preskaŭ jarcenton antaŭe…

Vi povas esplori la tutan kolekton rete ĉe Bitarkivo: bitarkivo.org/gazetoj/pirato_la


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.