El la plej nova numero de Lumo. Verkis Bruce Arthur
Laŭ la membrolisto de KEA, mi estas la sola membro en Saskaĉevano. Sed mi pensas, ke mi povas verki raporton.

Dum mia libera tempo, mi ofte legas Esperanton kaj mi korespondas kun homoj en aliaj landoj. Por reklami la lingvon, mi pendigis afiŝojn kaj skribis leterojn al iuj asocioj.
Andy Blair en Halifakso ankaŭ laboras por Esperanto en Saskaĉevano. Li organizas Kumzikojn (renkontiĝojn per Zoom) por la Prerioj. Mi estas dankema, kvankam mi ne ofte partoprenas. Andy sendis al mi ĉemizon kaj puloveron por reklami la Prerian Kumzikon (vidu la foton). Ĉi-jare mi ĝojas anonci, ke estis alia partoprenanto de Saskaĉevano. Tiu estas Kyle en Saskatuno (eĉ sed mi ne havas kontakt-informon).
Ankaŭ raportinda estas ke mi pagis dudek kvin dolarojn por aliĝi al Saskatchewan Association of International Languages. Sekve, Gord Zakreski, la direktoro de tiu asocio, petis paroli kun mi pri Esperanto. Li diris, ke lia asocio celas antaŭenigi lingvojn, inkluzive de Esperanto. Li diris, ke li povus helpi pli multe, se ni aliĝus kiel asocio. Mi diris, ke mi estas nur unu homo, sed li pensas, ke aliaj saskaĉevananoj volus lerni la lingvon, kaj li donis informojn pri kiel starigi asocion.Il ankaŭ ofertis aperigi artikolon pri Esperanto en la reta novaĵletero de la asocio, kaj li poste faris tion. Ĝis nun ne estas alia rezulto, sed eble estontece.
Alia interesa novaĵo estas ke mi povis renkonti esperantistajn vizitantojn dufoje en novembro 2024. La unua vizitanto estis Laetitia Bert (aŭ Letisja, vidu sur la foto), kiu venis al Reĝino por partopreni simpozion pri komunuma sano, kion ŝi studas doktoriĝe en Kebekurbo. Sed ŝi estas de Francio kaj ŝi estas denaska esperantisto. Mi renkontis ŝin la trian de novembro kaj ni piediris por viziti la muzeon de natura historio kaj la provincan parlamentejon, kaj ni promenis laŭ la lago.Ŝi interesiĝis pri ĉio kaj mi ĝuis paroli kun ŝi.
La sekvan semajnon, la 11-an de novembro, mi renkontis la geedzojn Sherry Wells kaj David Yaki, kiuj estis veturantaj de Alberto al Detrojto. Ili multe interesiĝas pri propagandado por Esperanto kaj mi multe interesiĝis aŭdi kaj diskuti ilian ideojn. Mi bezonas ideojn ĉar nun mi estas la sola KEA-ano en Saskaĉevano.



Respondi