El la plej nova numero de Lumo. Verkis Bob Williamson…
Lastatempe okazis ĉarma rakonto pri feliĉa donaco de libroj al KEA-ano. Fru-marton 2025, Nicholas en Bowmanville (Ontario) devis malgrandigi sian libraron por povi loĝigi sian maljunan patrinon, kaj inter tiuj libroj estis dek tri esperantaj, kiujn antaŭ pli ol kvardek jaroj li aĉetis brokante en Toronto. Li neniam fariĝis esperantisto sed, anstataŭ ol forĵeti la librojn aŭ doni ilin al brokantejo, de kie ili eble malaperus en rubejon, li serĉis eblecon por transdoni ilin, kaj ofertis ilin al la Kanada Esperanto-Asocio (KEA). Li esperis, ke iu el ni povus uzi kaj ĝui ilin.
Kiel sekretario de KEA, mi tuj sendis la oferton al KEA-anoj sufiĉe proksimaj al Bowmanville, kaj plej rapide respondis Ĵosefo en Ajax. Post nur kelkaj tagoj, Ĵosefo veturis al Bowmanville kaj senkoste akiris la librojn. Nicholas diris al Ĵosefo, ke li neniam antaŭe renkontis esperantiston. Poste, KEA kore dankis al Nicholas pro lia bone pripensita kaj malavara donaco.

Tiu feliĉa afero memorigas al mi pri tikla demando por sufiĉe multaj el ni: kion fari pri niaj propraj esperantaj libroj post nia morto, aŭ post nia malkapablo uzi kaj ĝui ilin? Facilaj kaj bonaj solvoj malmultas. Ofte mankas al ni pli junaj familianoj kiuj volas heredi tiajn “restaĵojn el la pasinteco”. Ofte ni havas librojn, kiuj jam troviĝas en nia Biblioteko, kaj nia bibliotekisto Marteno ne kapablas konservi multajn duoblaĵojn en sia loĝejo. Sufiĉa spaco mankas ankaŭ al publikaj bibliotekoj, kiuj ofte hezitas akcepti multajn librojn, aparte tiujn por kiuj ekzistas malgranda neceso. Parenteze, klera taktiko tiurilate estas via mendado de esperantaj libroj el via propra biblioteko, eĉ se vi mem ne bezonas ilin.

(Jose Carrillo)
Dum la ĉi-somera Dulanda Kongreso en Toronto, ebleco povus ekzisti por vendi, interŝanĝi, aŭ donaci viajn propran librojn al aliaj esperantistoj. Ŝanco gajni malgrandan profiton, aŭ eĉ fariĝi donacemulo kiel Nicholas, povus riĉigi vian sperton en Toronto.


Respondi