Vojaĝoj kaj Rotario: per Esperanto, por Esperanto!

El la plej nova numero de Lumo. Verkis David Yaki kaj Sherry Wells


Ni, David Yaki kaj Sherry Wells, havas tri vojaĝajn celojn: 1) renkonti esperantistojn kaj tranokti per Pasporta Servo; 2) prezenti Esperanton al niaj ne ne-Esperantaj gastigantoj kaj 3) prelegi en Vinipego, Manitobo, pri la unua el pli ol cent Rotariaj Amikaroj — la Rotaria Amikaro de Esperanto (RADE) fondita en 1928.

Kanadaj esperantistoj

En Reĝino, Saskaĉevano, ni renkontis lokan esperantiston, Bruce Arthur. Li estas izolita, sed li verkas ĉiumonatan novaĵleteron. Li kunvenas kun Andy Blair (de Halifakso) per Zoom kaj invitas aliajn. Ne estis alia esperantisto kun ni, sed ni komencis konversaciojn pri Esperanto kun aliaj personoj en la halo de la butikaro.

Surprize, unu estis virino, kiu antaŭe kunlaboris kun Bruce, sed ne sciis pri Esperanto. Juna virino dum nia konversacio informis nin, ke ŝi lernas la indiĝenan lingvon, la Krian. Hazarde, indiĝena amiko de David, kiu bone parolas la Krian, telefonis en tiu sama momento. David enmanigis la telefonon al la virino por doni al ŝi la okazon paroli Krie kun lia amiko.

En Brandon, Manitobo, ni renkontis novan esperantiston, Markus. Li studis Esperanton dum 500 tagoj per Duolingo sed ankoraŭ ne parolis ĝin al iu ajn. Lia konversacia kapablo kaj scio pri Esperanto imponis nin, kaj plaĉis al ni ambaŭ doni al li la okazon paroli nian lingvon. La sukceso de nia tempo kune montriĝis, kiam li partoprenis en la sekva Zoom-kunveno de Albertaj esperantistoj.

En Vinipego ni renkontis Jan-on Lakuse kaj Rajmondon, kiuj konis unu la alian per
la reto sed ne persone ĝis tiam. Ni donis tiun okazon renkontiĝi. Jan interesiĝas pri Tokipono. Ŝi tradukis en Esperanton la belan poemon Kiam mi havas timojn ” (de John Keats) kaj ili ambaŭ lernis Esperanton.

Pasporta Servo

Plejparte, Pasportoservaj gastigantoj estas ĉe la okcidenta aŭ orienta flankoj de Kanado. Do, Pasporta Servo helpis nin nur en Usono dum du vojaĝoj.

En St. Paul, Minesoto, ni tranoktis kun Joan Philips kaj ŝia edzo. Ni partoprenis la kutiman kunvenon kun Joan, Doug Duea, Richard Larson kaj Arturo Johnson.

Kelkaj noktoj poste ni denove tranoktis per Pasporta Servo, jam la duan fojon, en la domo de Randi Ream kaj Karlos, kaj iliaj tri hundetoj. Estis plezuro vidi ilin denove.

Dum 2023 kaj 2024 ni tranoktis du fojojn kun Theresa McGarry en Tenesio, Peggy kaj Ted Dolter en Sankta Luiso kaj Alex (Alekso) Miller en Atlanto. En la domo de Alekso ni renkontis ankaŭ Sasha-n, Brandonon kaj Luther-on, kaj vidis kaj ĝuis provversion de video, kiun Sasha filmis por la Usona Bona Film Film-Festivalo. Ni vidis ĝin poste kaj notis, ke li faris etajn, sed bonajn ŝanĝojn por plibonigi ĝin.

Dum tiu vojaĝo ni konstatis, ke, bedaŭrinde, Pasporta Servo malkreskis. Antaŭ multaj jaroj ni estis gastigantoj kaj tiam ĝi havis pli da aliaj gastigantoj. Multaj personoj ne plu povas gastigi. Estus bonege kaj estas grave, ke ĝi rekresku.

Aliaj gastigantoj

Ni tranoktis ankaŭ per SERVAS kaj Couchsurfing, tranoktadaj kaj amikecaj organizoj.
Couchsurfing signifas esti dormanto sur sofo.

SERVAS estis fondita de esperantisto kaj celas esti reto por tutmonda paco kaj amikeco. La fondinto – Bob Luitweiler – lernis kaj poste instruis Esperanton kiam li estis en malliberejo en Usono kiel Konscienca Kontraŭulo dum la Dua Mondmilito. Servas ” estas Esperanta vorto. Ĝi ankaŭ havas la alian Esperantan vorton: Amiko – t.e., statuso, kiun oni havas antaŭ ol oni fariĝas membro.

SERVAS-membroj gastigis nin en Edmontono dum kvar noktoj, kiam David pretigis nian domon, kaj dum du noktoj en Vinipego, kie ni prelegis antaŭ la Rotaria Klubo. Neniu el ili sciis pri la fonda historio de SERVAS kaj eĉ ne tion, de kie venas la nomo. Ni prezentis ĝin! Tamen, la edzo en Edmontono kolektis poŝtmarkojn kaj havis poŝtkarton skribitan en Esperanto kun la dato 1952. David tradukis ĝin por li.

Ni estis gastigitaj per Couchsurfing en Leksingtono, Kentukio, en oktobro, kaj en Reĝino, Saskaĉevano, en novembro. Niaj gastigantoj ambaŭ neniam sciis pri Esperanto, sed kompreneble, ili scias iom pri ĝi nun!

Kien ajn ni iris, David kunportis avokadojn kaj kuiris avengrion por ĉiuj. Kelkfoje ni invitis niajn gastigantojn por restoracia manĝo. Ni plejparte kunportis niajn proprajn litotukojn, kelkfoje ankaŭ dormosakojn. Mi ĉiam flankenmetis la bantukojn kaj litotukojn de niaj gastigantoj, kiujn ni uzis, por iom malgrandigi la laboron de niaj gastigantoj.

Membroj de tiuj organizoj regalis nin, kaj ni sentas, ke ni havas novajn amikojn. Mi membriĝis en Couchsurfing dum la somero; mi ĝuis mian gaston kaj atendas aliajn gastojn en la estonteco. Ni rekomendas, ke esperantistoj uzu tiujn organizojn – oni estu kaj gastoj dum siaj vojaĝoj, kaj mem gastigu aliajn homojn en siaj domoj. Kompreneble, ni ĉiam parolu pri Esperanto ĉie, kien ni iras!

Rotaria prelego

Rotario fondiĝis en Ĉikago en 1905, kun komercaj kaj amikecaj celoj. Ĝia slogano estas “Servo super si”. Rotario rapide kreskis. En 1910 en Detrojto fondiĝis ĝia 16 16-a klubo. Tiel okazis, ke komercisto el Vinipego ĉeestis konferencon en Detrojto kaj vizitis la klubon, kaj tio kuraĝigis lin fondi klubon ankaŭ en Vinipego. Tiel Rotario fariĝis internacia organizo en aprilo 1912. Poste, en 1916, li ankaŭ fondis klubon en Edmontono, Alberto.

David Yaki, de Edmontono, kaj Sherry Wells, antaŭa membro de Rotario en Detrojto, prelegis en Vinipego, Manitobo, pri la unua Rotaria Amikaro – la Rotaria Amikaro de Esperanto (RADE) fondita en 1928. (Intertempe, Rotario jam fariĝis interkontinenta en aŭgusto 1912 per la fondo de klubo en Londono, Britio.)

La Amikaroj estas internaciaj grupoj de rotarianoj, kiuj ĝuas komunajn interesojn. Nun estas 109 Amikaroj. Jare, en la Halo de Amikareco, ĉe ĉiu Rotaria Internacia Kongreso, estas standoj de diversaj Amikaroj. RADE plej ofte havis standojn. Sherry laboris ĉe la RADE RADE-stando en 2011 en Novorleano.

La slogano de RADE estas: Rotaria Amikaro uzante justan internacian lingvon. Rotario oficialigis 12 lingvojn ĝis nun en sia uzo, sed ne Esperanton, malgraŭ tio, ke Esperanto estis la lingvo de la unua Amikaro. Bedaŭrinde, estas ne nur maljusteco de tiu politiko, sed ankaŭ malŝparo de mono por tradukado kaj presado, kiu povus esti uzata por la mirindaj celoj de Rotario.

En Vinipego 21 membroj aŭdis la prelegon de David kaj Sherry pri Esperanto. Malpli ol duono el ili antaŭe aŭdis pri Esperanto. David kaj Sherry jam prelegis ĉe du aliaj kluboj kaj planas multajn aliajn prelegojn en la venontaj monatoj.

Sherry realiĝis al Rotario Internacia, ĉi ĉi-foje per la Rotaria Klubo de Esperanto, Brazilo (Rotary Club de Esperanto, Brasil). Ĝia alia esperantista membro estas Wally Du Temple (Brita Kolumbio, Kanado).

David kaj Sherry estas aparte ekscititaj, ĉar la Rotaria Kongreso okazos ĉi ĉi-jare en Kalgario (Alberto) en junio 2025. Ili planas esti ĉe la RADE-stando tiam.

Rotario Internacia diras: Ni ne timu revi grande kaj aspiri je aŭdacaj celoj ”. Tio estas ankaŭ la vero por David kaj Sherry kaj RADE por Rotario Internacia.

Pli da informoj: rotaryclubdeesperantobrasil.org kaj RADE: rade.fontoj.net


    Afiŝita

    en

    Komentoj

    Unu respondo al “Vojaĝoj kaj Rotario: per Esperanto, por Esperanto!”

    Respondi

    Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

    This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.