Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.
Baldaŭ: la 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (4a ĝis 7a de decembro 2025)
La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas la plej granda reta evento por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare fine de la jaro ekde 2020. Dum la VK, partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj, atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro, kaj multe pli!
Nepre partoprenu!
Nova VARIE okazos meze de januaro 2026
Ĉu vi ĉeestis la Virtualan Amerikan Renkontiĝon Inter Esperantistoj (VARIE n-ro 3), kiun gastis usonanoj la 7an de novembro? Se ne, 1) mi kondolencas al vi, kaj 2) nova ŝanco alvenos post monato kaj duono. Tiam, vendredon la 16an de januaro, esperantistoj el Kolombio gastigos nin, helpe de nia Guy Matte. Mi forte rekomendas, ke partoprenu ĉiuj, kiuj povas. Detaloj venos poste.
Raporto pri KVaK9
Ĉu vi ja ĉeestis? Temis ne nur pri Jarkunveno de KEA, sed ankaŭ pri du interesegaj programeroj pri filmoj: unue pri la 21-minuta sciencfikcia filmo Himalia kiun ni spektis entute, farite tute en Esperanto per Kebekia teamo; kaj due pri la Usona Bona Film-Festivalo (UBFF), prezentita de Alekso Miller. Oni starigis demandojn ne nur al Alekso, sed ankaŭ al Clara Milo, kunreĝisoro de Himalia, tre kapable interpretita al/el la franca lingvo de Nicolas Viau. Oni devos atendi jaron aŭ du por rajti tiom facile spekti tiun filmon (ĉi-foje ni pagis $150 por la rajto), sed oni ja rajtas tuj spekti diversajn filmetojn de UBFF, ekzemple Krepusko.
Feliĉan Zamenhof-Tagon (a.k.k. Tago de la Esperanta Libro)
Kiel vi ĉiuj jam scias, la 15a de decembro estas unu el la plej gravaj Esperanto-festoj de la jaro. Kiel vi mem festos la tagon? Espereble vi kunfestos kun aliaj esperantistoj (kiel en Halifakso), aŭ mendas kaj legas libron en Esperanto, aŭ mendas kaj prunteprenas libron el via loka biblioteko. Supozeble viaj neesperantaj amikoj jam konas vian intereson pri Esperanto, sed aparte dum tiu tago vi povas rakonti pri la lingvo al ĉiuj viaj amikoj kaj konatuloj. Kion vi planas fari? Rakontu al ni.
Literatura Vivo
Por tiuj, kiuj volos legi literaturon –kaj ne nur dum Zamenhof-Tago– jen granda projekto kiun kunredaktas nia amiko el Toronto (Mississauga), John Huang. Literatura Vivo donas al vi multajn eblecojn por legi kaj verki en Esperanto. Ĝuu ĝin: https://literaturavivo.com/
Citaĵo el “La Tersciuro”
Novaĵletero estas ofta kaj longa tradicio inter esperantistoj. Ekzemple, ekde majo 1986 la grupeto en Halifakso publikigis la ĉiumonatan novaĵleteron “Inter Ni” dum pli ol 20 jaroj. Nuntempe, krom ĉi-tiu “Lumeto” regule aperas la novaĵletero de Bruce Arthur el Reĝino, Saskaĉevano, “La Tersciuro”. Lastatempe alvenis la 84a numero de “La Tersciuro” en kiu Bruce rakontas pri lastatempaj vizitintoj. Mi eltiris 3 alineojn:
“La vizitantoj estis David Yaki kaj Sherry Wells. Estis ilia tria vizito al Reĝino. Ili veturas de Edmontono al Detrojto por pasigi la vintron (David esperas ke ĉi-foje la Usonaj limgardistoj permesos al li eniri ilian landon.) Kiam ili vojaĝas, ili volas renkonti aliajn Esperantistojn kaj ankaŭ paroli kun aliaj por reklami Esperanton.”
“Mi ĝojis povi paroli kun ili kaj lerni pri Esperanto en Alberto kaj paroli pri ideoj por disvastigi Esperanton. Ni parolis plejparte en Esperanto kaj mi ĝojis povi ekzerci tiel. Ni ankaŭ parolis pri aliaj temoj. Ekzemple, David interesiĝas pri klimata sxanĝiĝo. Hazarde, mi ĉi-semajne legas libron pri tiu temo, kaj mi montris al li la libron. Ankaŭ li pensis, ke la libro havas interesajn, pripensindajn ideojn.”
“David diris ke li kreis novan kurson por komencantoj kaj li volas provi ĝin. Alia ideo estas organizi kunsidojn, kie homoj de malsamaj kredoj povas paroli por provi kompreni unu la alian, kaj dum la kunsido li povas mencii Esperanton, kiu ja kreiĝis por plibonigi komprenon inter malsamaj homoj. Li jam okazigis unu tian kunsidon. Ĉi-foje ĝi estis por homoj kiuj deziras ke Alberto estu sendependa lando, kaj por tiuj, kiuj volas resti en Kanado.”
Jen alia artikolo el la pasinta Lumo pri pasintjara vizito de David kaj Sherry: https://esperanto.ca/2025/10/06/vojagoj-kaj-rotario-per-esperanto-por-esperanto/
Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Respondi