Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.
Feliĉan Novjaron 2026
- Jen Novjara Mesaĝo de UEA kun oferto senpage elŝuti la januaran numeron de la revuo Esperanto.
- Jen estraranoj de KEA por la deĵorperiodo 2026-2027:
- Geoffrey Greatrex – Prezidanto
- Garry Evans – Redaktoro
- Jordan Zero – Kasisto
- Bob Williamson – Sekretario
- Estraranoj: Ĵenja Amis, Trefleo Mercier, Andreo Sly, Luis Obando, John Huang
Nova VARIE okazos la 16an de januaro 2026
Ni ĉiuj, esperantistoj el la tuta Ameriko, kunvenas por konkretigi la veran spiriton de Esperanto… Vendredon la 16an de januaro ekde la 19h00 en orienta (Otava) horzono, esperantistoj el Kolombio gastigos nin, helpe de nia Guy Matte. Partoprenu ĉiuj, kiuj povas. Jen la Zoom-ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/88055363035
Ĉu vi ofte ĉeestas esperantlingvajn kunvenojn?
Jen novaĵero en nia retejo pri nia lastatempa KVaK9: https://esperanto.ca/2025/11/09/9a-kanada-virtuala-kongreseto/
Bonvolu plenigi kaj sendi ĉi-tiun enketilon pri kunvenoj (kiel KVaK) kun viaj opinioj: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSda6e4QNftN_UgBODRsQ7OOvbGCfACGocX5O3dC1KUG5vKz8A/viewform?usp=header
Dankegon pro viaj respondoj, kiuj gravas al ni, kiuj planas venontajn eventojn!
Refoja mencio pri la plej aktuala “Lumo”
Karaj legantoj,
Jen la plej nova numero de “Lumo”, kaj la lasta sub mia redakto (la torĉon transprenos mia kara amiko kaj samurbano, Garry Evans). Tiu ĉi numero estas aparte bunta! Atendas vin profunda esploro de la temo Esperanto kaj kinoarto. Mi dediĉis ĝin al tiu temo pro la apero de nova kanada profesia filmo en Esperanto, “Himalia” — projekto, en kiu partoprenis multaj anoj de ESK kaj kies rezulto estas absolute brila! Vi legos plurajn artikolojn pri la granda evento de la jaro — la Dulanda Kongreso. Kiel ĉiam atendas vin pluraj aliaj artikoloj kaj literaturaj kontribuoj. Feliĉajn festojn kaj bonan legadon!
Amike,
Ĵenja Amis, la redaktoro
Ĉu via membreco en KEA eksvalidiĝas?
Kiel vi sendube scias, la maniero pagi la kotizon de KEA jam ŝanĝiĝis:
- Anstataŭ PayPal, KEA nun uzas la apon Zeffy.
- Zeffy estas senkosta pagilo por neprofitcelaj organizoj kaj karitatoj kiel KEA. Zeffy kolektas mondonacojn por teni la servon senpaga por tiaj organizoj. Ne necesas aldoni donacon al Zeffy por akiri KEA-membrecon, tamen tiuj donacoj helpas teni Zeffy senpaga por ĉiuj.
- Anstataŭ dujara kotizo, oni nun pagas ĉiujare la duonon de la dujara kotizo.
- Se oni akceptas la aŭtomatan rekotizon, kiu okazos je la fino de la jaro (Automatic renewal / Renouvellement automatique), oni ne plu devos ĉiam memori la ĉiujaran neceson rekotizi.😃
Do, kiel scii, ĉu vi mem jam eksmembriĝis? Eble vi estas mirindulo kiu ja kapablas memori la daton de via pasinta pago, aŭ vi estas dumviva membro kiu jam pagis grandan sumon kaj neniam plu devas eĉ pensi pri tio. Se ne, kutime la sekretario ĉiujanuare sendas retmesaĝon al la membroj kiuj ĵus eksmembriĝis por persone memorigi al ili pri la neceso rekotizi. Tio refoje baldaŭ okazos, verŝajne por la lasta fojo. Poste ne necesos; jarkomence de 2027 absolute ĉiuj devos rekotizi por unu jaro, ĉu aŭtomate ĉu persone mane.
Kanadaj klub-renkontiĝoj en 2026
Jen la regulaj kunvenoj en Kanado nuntempe – Bv. disvastigi kaj partopreni ĉi-jare! Se vi volas starigi klubon aŭ kreskigi ekzistantan klubon, kontaktu Andy Blair ĉe ahblair@yahoo.com
Vankuvero Kultura Kumziko (Zoom)
La 1a jaŭdo monate, je la 18:30a horo PT
https://eventaservo.org/o/EO-Vankuvero
Vankuvera Renkontiĝo
La 3a jaŭdo monate, je la 18:30a horo PT
https://www.meetup.com/vancouver-esperanto
Viktoria Kafejo de Ideoj (Zoom)
Je la 9a horo PT, sabatomatene
https://eventaservo.org/o/ViktoriaEsperanto
Viktoria Renkontiĝo
La 1a merkredo monate, je la 10:00a horo PT
https://eventaservo.org/o/ViktoriaEsperanto
Alberta Kunvenu! (Zoom)
Je la 19a horo MT, marde
https://eventaservo.org/o/Esperanto-Alberta
EO-Prerioj Kumziko (Zoom)
La 3a merkredo monate, je la 19a horo CT
https://eventaservo.org/o/EO-Prerioj
NOEL Ni babilu! (Zoom)
Je la 19h ET, ĉiun trian vendredon monate
https://northernesperanto.blogspot.com
Toronto Socia Kunveno
Je la 18a horo ET, la 1a merkredo monate (Loblaws Carlton St – Maple Leaf Gardens) poste restoracio je la 19h30
https://eventaservo.org/o/EO_TOR
Toronto Konversacio por komencantoj (Jitsi)
Je la 13a horo ET, dimanĉe
https://eventaservo.org/o/EO_TOR
Kitchener-Waterloo & Hamilton – kiel Toronto, supren
Londona Neformala posttagmezo de amuzo kaj konversacio
Je la 12a horo ET, sabate (Tim’s, Wellington Rd)
https://www.meetup.com/Esperanto-London
Otava Konversacia Rondo Tutmonda (Jitsi)
Je la 19a horo ET, lasta ĵaŭdo ĉiumonate
https://eventaservo.org/o/Esperanto-Otavo
Montrealo Ni parolu!
Je la 18:00 ET, la dua kaj la lasta vendredo ĉiumonate (Resto VeGo, rue St-Denis)
Nov-Skotio Videkunveno (Zoom)
Je la 11a horo, AT dimanĉe
https://eventaservo.org/o/EO_Nov-Skotio
Nov-Skotio EO-Kafejo
Je la 14a horo, la 3a dimanĉo ĉiumonate (Oxford Taproom, Quinpool Rd)
https://eventaservo.org/o/EO_Nov-Skotio
Librodonaco de Francisko Lorrain
Iam poste venos raporteto pri donaco de Francisko Lorrain al nia Biblioteko. Dankegon, Francisko!
Ĉu vi havas pensojn, kontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Respondi