“Troplanu!” – Kiel organizi perfektan kongreson!

El la plej nova numero de Lumo. Ĵenja Amis intervjuis James Mackey


James Mackey estas, sendube, “leviĝanta stelo” de la Kanada Movado. Li estis unu el la organizantoj kaj la ĉefa motoro malantaŭ la Dulanda Kongreso en Toronto (julio 2025). Por la kongesanoj, li ŝajnis ĉionfaranta, ĉiam, ĉie, kun afablaj vortoj kaj la kapablo kvazaŭ-magie respondi ĉiun demandon, solvi ĉiun problemon kaj helpi laŭbezone. Kiel organizanto de la arta vespero Ĵenja Amis (la intervjuinto) aparte aprezis lian helpon kiel entuziasma anoncisto de la vesperaj talentuloj. Do renkontu James – kaj lernu pri liaj spertoj kiel organizanto de la mirinda Dulanda Kongreso en Toronto.

Rakontu iomete pri vi kaj kiel (kaj kiam) vi esperantistiĝis! Kio portis vin al la Movado?

Verdire, mi ne memoras! Mi certas ke mi eklernis per Lernu.net iam dum 2019, sed ial ĉesis. Kiam okazis la pandemio, mi subite havis multe da tempo, sufiĉe por reeklerni. Poste, mi eksciis ke estas okazonta Universala Kongreso en Montrealo, je tre proksima distanco de Toronto! Mi dediĉis min al studado dum jaro, kaj partoprenis la Montrealan UK-on. Estis magia, neforgesebla sperto.

Fakte, mi estis parolinta Esperanton kun aliaj homoj nur du fojojn antaŭ la kongreso — unu fojon ĉe virtuala renkontiĝo, kaj duan ĉe vespermanĝo tuj antaŭ la kongreso. Ne necesas diri, ke mia esperanto pliboniĝegis tiun semajnon!

Kiel vi enplektiĝis en la organizado de DLK-NASK en Toronto kaj kiu estis via rolo – aŭ pli ekzakte, viaj roloj – kaj la roloj de aliaj organizantoj?

En aprilo de 2024, vizitis Toronton Brandono Sowers, prezidanto de Esperanto-USA. Mi ĉeestis la ĉiumonatan renkontiĝon kun li, kie li proponis al ni la ideon starigi kongreson en Toronto. Iom post iom, ni kontentiĝis pri la ideo, kaj finfine konsentis.

Mi nepre emfazu kiom granda estis la tasko organizi la kongreson, kaj kiom malmulte mi fakte faris! Se mi ŝajnis “ĉionfaranta”, temas nur pri la “tiutageco” de miaj taskoj: mi kun-organizis la programon, starigis teĥnikaĵojn, kaj gvidis la prelegantojn, t.e., miaj plej gravaj taskoj okazis dum la kongreso mem. Alie, mi protokolis la LKK-kunsidojn, kunordigis la prelegantojn, kaj vizitis kelkajn ejojn nome de la netorontanaj organizantoj. Multe pli gravaj estis la negocado de la kongreseja kontrakto (Jeremio Bass), la kunordigado de la ĉambroj (Chuck Mays), la kongresa bazaro (Andy Blair kaj Amanda Schmidt), la retejo (Ĝordano Zero), kaj pliaj taskoj prizorgitaj de la menciitaj organizantoj kaj aliaj.

Rakontu pri viaj spertoj kiel kongresorganizanto! Kion vi trovis plej ĝuinda kaj kion plej malfacila? Ĉu vi mem sukcesis almenaŭ iom ĝui la kongreson? Kiel vi vidas la eventon de via flanko kiel organizanto?

Mi plej fieras pri la teĥnikaĵoj. Mi iom spertas pri teĥnikaj (t.e., aŭdvidilaj) aferoj, eĉ se mi ne estas profesia teĥnikisto. Miaj kunorganizintoj povus atesti je la nombro de kalkultabeloj kiujn mi kreis, kontrolante ĉion pri la programeroj, ĉies teĥnikaj bezonoj, kiujn teĥnikaĵojn ni devis mendi, en kiuj ĉambroj kiuj teĥnikaĵoj estis kiuj volontuloj zorgos pri kiuj ĉambroj. Mi eĉ kreis gvidilon por klarigi kiel munti la sonsistemon (esperante kaj anglalingve — tiu ĉi temo estas tre komplika eĉ en Esperanto!) kaj provizis kopiojn por ĉiu ĉambro. La rezulto: ĉio iris glate, preskaŭ sen netrakteblaj problemoj. Por tiuj problemoj kiuj aperis, mi estis jam preparinta solvon. Mi nun danku Derek Roff de Nov-Meksiko, kaj Alekso Miller de Georgio, kiuj ambaŭ restis ĝis la 23-a, la unua tago de la kongreso, por helpi min remunti la teĥnikaĵojn de la plej granda ĉambro. Tiun vesperon, ni trovis ke la projekciiloj estis nesufiĉe fortaj, kaj devis re-organizi la ĉambron por uzi pli fortan projekciilon. Dank’ al ili, neniuj problemoj entrudiĝis en la programerojn de la venonta tago.

La avantaĝo kiam oni planas programon kaj, precipe, la volontulan kalendaron, estas ke oni povas mem elekti kiujn progamerojn oni prizorgos, inter oniaj plej ŝatataj! Mi povis certigi mian ĉeeston ĉe paneldiskutoj, prelegoj, kaj filmoj preskaŭ laŭguste. Des pli, kiel senripozemulo, mi volas ĉien marŝi kaj ĉion vidi, do tiel ĉi mi povis kapti erojn de multaj programeroj samtempe. Mi sukcesis alparoli preskaŭ ĉiun kongresanon almenaŭ unufoje. Sentinte la kongreson ne nur kompletita, sed sukcesa, mi tiel ĝuis la kongreson.

Mi aŭdis de pluraj personoj – kaj mi mem konsentas – ke tio kion vi faris en Toronto estis fakteUK-nivela, kun antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj, la kongresa balo (eĉ senpaga) kaj mirinda programo. Do mi gratulas vin kaj ĉiujn organizantojn kaj helpantojn. Bravuloj, kaj bele farite! Ĉu vi havas konsilojn por aliaj
organizantoj de landaj / dulandaj kongresoj?

Dankon pro la afablaj vortoj! Mia plej grava konsilo estas ke oni ne timu kalkultabelojn. Konstantaj, nevariantaj kolumnoj, en kiuj la transakcioj akordas rilate partoprenantojn, ĉambrojn, horojn, ktp, rapide diskonigos erarojn. Aldone, troplanu. Preparu la planon A, B, C, Ĉ, kaj kiom da aliaj formoj necesas. Mi sentis min tro zorgema, timante ke mi malŝparis monon kaj tempon preparante kontraŭ neokazontaĵoj. Sed finfine mi uzis preskaŭ ĉiujn rimedojn. Pliaj kabloj. Sekcioj en la gvidilo pri eblaj ontaj problemoj. Pliaj horoj en la ĉambroj por muntado / malmuntado. Aldona tekkomputilo — ne, du! Ĉion mi uzis, kaj dankas la estintan min pro ties “troa zorgemo”.


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.