Riĉiga sperto!

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Ilia Sumilfia Dewi…


La 2-an de julio 2025 mi flugis al Toronto, Kanado, por partopreni du Esperantajn aranĝojn — la Nordamerikan Somerkursaron (NASK) kaj la Dulandan Kongreson (DLK), kiuj estis organizitaj de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio.

Ilia Sumilfia Dewi

Tiu ĉi vojaĝo estis por mi la plej longa, daŭrante preskaŭ 24 horojn. Kvankam mi sentis min tre laca post la alveno, mia laceco rapide malaperis pro la varma bonvenigo de loka esperantisto, s-ro John Huang, kiu afable gastigis min ĉe sia hejmo. Lia afableco tuj donis al mi la senton, ke mi estas inter amikoj, eĉ antaŭ ol la aranĝoj komenciĝis.

La NASK 2025 okazis de la 5-a ĝis la 11-a de julio 2025 ĉe la Toronto Metropolitan University, en la koro de la urbo. La kursoj estis dividitaj en tri nivelojn: komencinta, progresanta, kaj sperta. Mi mem aliĝis al la sperta nivelo, gvidata de Jorge Rafael Nogueras (Rafa), kies kurso temis pri verkado, precipe pri la arto krei mikronovelojn. Dum ses tagoj, Rafa ne nur instruis la teknikojn de mallonga prozo, sed ankaŭ kuraĝigis nin eksperimenti per diversaj metodoj de verkado. Ni lernis kiel per kelkaj precizaj vortoj eblas krei fortan etoson aŭ neatenditan finon, kaj kiel observi ĉiutagajn situaciojn por trovi inspirojn. La kurso estis samtempe amuza kaj profunda, kun abundo da praktikaj ekzercoj kaj fruktodonaj diskutoj. Mi tre ĝuis la lecionojn kaj sentis, ke mia kapablo esprimi min en Esperanto pliriĉiĝis.

Katalin Kovács kaj Andy Blair

Krom la kursoj, la programo de NASK ofertis diversajn flankajn agadojn: prelegoj, filmprojekcioj, amuzaj ludoj, ekskursoj, kaj agrabla babilado kun amikoj en la ekstera kafejo. La ejo kaj la tranoktejo troviĝis en la sama konstruaĵo kiu estis konvena, komforta kaj proksima al la urbocentro, kio donis oportunan aliron al la multaj vidindaĵoj de Toronto.

Post la fino de NASK tuj sekvis la Dulanda Kongreso (DLK) inter la 11-a kaj la 14-a de julio. Mi estis honorata esti unu el la invititaj honoraj gastoj, kaj kontribuis prelegon pri la tradicia ŝtofo Ulos el norda Sumatro. Dum unu kaj duono da horo mi prezentis diversajn tipojn de Ulos kaj klarigis ĝian kulturan signifon en la tradiciaj ceremonioj de la Batak-Toba popolo. La partoprenantoj montris grandan intereson pri la temo kaj faris multajn demandojn pri la simbolismo kaj la rolo de Ulos en la komunuma vivo. Mi ankaŭ iris al aliaj prelegoj kiuj kaptis mian intereson pri movado, podkasto de Usone Persone, prezento pri dokumenta filmo de Alekso Miller, “Esplorante 1910”, kaj tiel plu. Dum la Internacia Vespero, mi havis la ĝojon kanti Esperantan kanton kaj danci tradician indonezian dancon, vestita per tradicia kostumo el mia regiono. Aliaj kongresanoj ankaŭ kontribuis belajn artajn prezentaĵojn, kiuj riĉigis la vesperon kaj montris la diversecon de nia movado. La tuta programo okazis en etoso de sincera amikeco kaj interkultura respekto. Mi sentas profunde dankema pro la ŝanco partopreni en ambaŭ eventoj. Ili donis al mi ne nur valorajn spertojn pri la lingvo kaj kulturo, sed ankaŭ novajn amikecojn kun esperantistoj el la tuta kontinento. Tiuj tagoj en Toronto fariĝis unu el la plej belaj momentoj de mia jaro.

Honoraj invititoj de la kongreso

Afiŝita

en

,

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.