Evento

  • Bonvenon en Granbeo

    Bonvenon en Granbeo

    Ne maltrafu la okazon malkovri Granbeon ĝuante esperantistan etoson en majo 2026. Vizitu la retejon mekaro.ca por vidi la programon kaj aliĝi.

  • Sukcesis Unua VARIE!

    Sukcesis Unua VARIE!

    La 1-a Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj (VARIE) estis granda sukceso. Jen bildoj kaj muzika paŭzo de la hieraŭa kunsido.

  • Bonvenon al Otavo — MeKaRo 2025

    Bonvenon al Otavo — MeKaRo 2025

    Ne forgesu ke la Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) okazos en Otavo, la ĉefurbo de Kanado, de la 17-a ĝis la 19-a de Majo. Aliĝu nun!

  • Preskaŭ 100 aliĝintoj al Toronto2025!

    Preskaŭ 100 aliĝintoj al Toronto2025!

    Estas 94 aliĝintoj al la kongreso! Vizitu la paĝon aliĝintoj de toronto2025.net por vidi la liston. Ĉu vi eble estos la 100a aliĝinto?

  • Virtualan Amerikan Renkontiĝon Inter Esperantistoj

    Virtualan Amerikan Renkontiĝon Inter Esperantistoj

    Brazilianoj kaj Kanadanoj kune decidis organizi novan eventon: la Virtualan Amerikan Renkontiĝon Inter Esperantistoj (VARIE). La intenco estas ke ĝi okazu ĉiun duan monaton. Ni esperas pliigi interkomprenon kaj amikajn rilatojn inter Esperantistoj el norda, centra, kaj suda Ameriko.

  • Jam estas pli ol 60 aliĝintoj al Toronto2025!

    Jam estas pli ol 60 aliĝintoj al Toronto2025!

    Jam estas pli ol 60 aliĝintoj al la kongreso! Vizitu la paĝon aliĝintoj de toronto2025.net por vidi la liston. Restas malpli ol semajno antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo por la Dulanda Kongreso kaj NASK kiuj okazos en Toronto ĉi-somere. La aliĝkostoj altiĝos en Aprilo, do vi aliĝu nun! Vizitu toronto2025.net!

  • “Usonanoj baldaŭ invados Kanadon”

    “Usonanoj baldaŭ invados Kanadon”

    Ĉu vi vidis la novan artikolon en la Ondo de Esperanto pri la Dulanda Kongreso kaj NASK? “Malgraŭ akraj vortoj kaj komerca milito inter la du landoj, la Esperanto-diaspora komunumo montras, ke la frateco inter kanadanoj kaj usonanoj ankoraŭ vivas en Nordameriko.”

  • Kongresaj Ekskursoj!

    Kongresaj Ekskursoj!

    Okazos du ekskursoj dum NASK en Toronto: al fama kastela domego Casa Loma kaj la plej granda muzeo en Kanado la Royal Ontario Museum. Ne maltrafu ĉi tiun oportunon!

  • MeKaRo 2025

    MeKaRo 2025

    Otavaj Esperantistoj invitas vin al MeKaRo 2025, en la ĉefurbo de Kanado,de la 17-a ĝis la 19-a de Majo. Tio okazos dum la Tulipfestivalo kiam la urbo estas plena da florĝardenoj, kiam piediri estas la plej ŝatata okupo.

  • Registraĵo de 8a RBK videblas!

    Registraĵo de 8a RBK videblas!

    La registraĵo de la plej lasta Renkontiĝo Brazilo-Kanado videblas en la Youtube Kanalo de KEA.