Novaĵo
-

Komentu kaj Diskutu!
Ĉu vi iam legis ion en esperanto.ca kaj volis esprimi viajn pensojn kaj reagojn? Nun eblas lasi komentojn kaj havi diskutojn en la paĝoj de esperanto.ca! Ni esperas ke komentejo instigos viglan kaj riĉan diskuton pri la enhavo de nia retejo. Bonvolu noti ke komentoj devos esti aprobitaj antaŭ ol ili aperas en la retejo.…
-

Lumeto Junio 2025
Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.
-

Nova Statuto de KEA estas aprobita
La nove proponita statuto de KEA estis aprobita post la rezulto de la referendumo. 25 homoj voĉdonis por la nova statuto kaj neniu voĉdonis kontraŭe.
-

Preskaŭ 100 aliĝintoj al Toronto2025!
Estas 94 aliĝintoj al la kongreso! Vizitu la paĝon aliĝintoj de toronto2025.net por vidi la liston. Ĉu vi eble estos la 100a aliĝinto?
-

Jam estas pli ol 60 aliĝintoj al Toronto2025!
Jam estas pli ol 60 aliĝintoj al la kongreso! Vizitu la paĝon aliĝintoj de toronto2025.net por vidi la liston. Restas malpli ol semajno antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo por la Dulanda Kongreso kaj NASK kiuj okazos en Toronto ĉi-somere. La aliĝkostoj altiĝos en Aprilo, do vi aliĝu nun! Vizitu toronto2025.net!
-

Aŭskultu “Usone Persone” podkaston pri Toronto
Aŭskultu “Usone Persone” podkaston pri Toronto — En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbon kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK.
-

“Usonanoj baldaŭ invados Kanadon”
Ĉu vi vidis la novan artikolon en la Ondo de Esperanto pri la Dulanda Kongreso kaj NASK? “Malgraŭ akraj vortoj kaj komerca milito inter la du landoj, la Esperanto-diaspora komunumo montras, ke la frateco inter kanadanoj kaj usonanoj ankoraŭ vivas en Nordameriko.”
-
Honoraj Gastoj de la Dulanda Kongreso
Ni tre ĝoje anoncas la honorajn gastojn de la Dulanda Kongreso. Restas semajno antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo por la Dulanda Kongreso kaj NASK kiuj okazos en Toronto ĉi-somere. La aliĝkostoj altiĝos en Aprilo, do vi aliĝu nun!
-

Lumbildoj pri la DLK
Jen lumbildoj pri la venonta Dulanda Kongreso de la Virtuala Kongreso, Decembro 2024.
-

Subvencioj por NASK kaj DLK
Kiel vi eble jam scias, la aliĝilo por la ĉi-someraj NASK kaj DLK en Toronto estas preta por vi. La unua aliĝperiodo finiĝos fine de februaro. Ne forgesu, ke stipendioj estas haveblaj por kaj NASK kaj la Dulanda Kongreso. Sumoj dependas de via loĝloko kaj via bezono. Se vi bezonas stipendion, ne hezitu respondi al informo@esperanto.ca kun via informo…
