Kategorio: Novaĵo

  • Unua Lumo de 2024 Aperas!

    Unua Lumo de 2024 Aperas!

    Nova numero de Lumo, la revuo de la Kanada Esperanto Asocio, estas havebla ĉi tie.

  • Nova Podkasto: Verdigo de Urboj

    Nova Podkasto: Verdigo de Urboj

    Ĉi tiu podkasto de kern.punkto gastigis Normand Fleury, membro de KEA, kaj temas pri verdaj urboj kaj urbaj ekosistemoj. La aŭskultinda podkasta estas havebla ĉi tie. Interparolo pri novaj konceptoj por la urba ekosistemo Ĉiuj ŝatas arbojn kaj parkojn en la urboj. Ili ne estas nur agrablaĵoj sed pli kaj pli necesaĵoj por la urba…

  • Ni serĉas Landan Organizanton por Pasporta Servo

    Ni serĉas Landan Organizanton por Pasporta Servo

    KEA serĉas novan volontulon esti la Landa Organizanto de Kanado por Pasporta Servo.

  • Stipendioj por MeKaRo kaj Usona Kongreso

    Stipendioj por MeKaRo kaj Usona Kongreso

    KEA pretas doni kelkajn stipendiojn al junaj KEA-anoj por helpi al ili ĉeesti MeKaRon (18a-20a de majo en Montrealo) kaj la Usonan Kongreson (12a-15a de julio en Los-Anĝeleso). Stipendioj haveblas de po 200 CAD por MeKaRo kaj de po 500 CAD por la Usona Kongreso. Pro financaj limigoj, ni ne povas garantii sukceson al ĉiu petanto.…

  • Zamenhofa Tago en Kanado

    Zamenhofa Tago en Kanado

    Kio okazis en Kanado por Zamenhofa Tago? Toronto La 16-an de Decembero Esperanto-Toronto okazigis ĝueblan Zamenhofan feston. Estis ŝancbufedon kaj formalan klubkunsidon kie ni diskutis planojn por la venonta jaro, kaj elektis la novan estraron de la klubo. Ni ankaŭ gastigis du gastojn kiuj venis de Kingstono! Montrealo Okazis bela Zamenhof-festo kun proksimume 26 homoj…

  • Estraranoj dum 2024-2025

    Estraranoj dum 2024-2025

    Feliĉan novjaron! 🎉 Jen la estraranoj de KEA dum 2024-2025 kies postenoj oficiale komenciĝas hodiaŭ.

  • Esperanto-USA invitas nin ĉiujn

    Esperanto-USA invitas nin ĉiujn

    Estimataj Estraranoj kaj Membroj de la Kanada Esperanto-Asocio, Kun granda plezuro, Esperanto-USA ĝojas inviti vin kongresi kun ni en bela kaj sunoplena Los-Anĝeleso, somere de 2024. Ni multe profitis vian gastemon dum la Universala Kongreso en Montrealo, kie ni ankaŭ festis nian unuan ĉeestan kongreson post la komenco de Kovimo; efektive, por multaj usonaj Esperantistoj,…

  • Verda Tago

    Verda Tago

    Jen la muzika paŭzo de KVaK 6 – esperantigita kanto de usona rokgrupo Green Day.

  • Ni Festu Zamenhof-Tagon kun Lumo

    Ni Festu Zamenhof-Tagon kun Lumo

    Hodiaŭ, je Zamenhof-Tago, la Tago de la Esperanta Libro, ni festu kun kvazaŭ libreto, la dua duobla numero ĉi-jare de Lumo, la revuo de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Bonvolu trovi ĝin –jam enretigita de redaktoro Ĵenja Amis– en la kutima loko: https://esperanto.ca/lumo/. Legu, ĝuu, kaj reagu. Koran dankon, Ĵenja!

  • Registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj!

    Registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj!

    Ĉu vi ne ĉeestis la sesan Kanadan Virtualan Kongreson (KVaK 6)? Ne maltrankviliĝu, sed spektu la registraĵojn per YouTube! La registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj ĉi-tie.