🇺🇸 + 🇨🇦 Dulanda Kongreso okazos 11an - 14an de Julio 2025 en Toronto! Vidu toronto2025.net

KVaK: Kanada Virtuala Kongreseto

La Kanada Virtuala Kongreseto (KVaK) estas Zoom-kunveno de kanadaj esperantistoj tra la tuta lando. Ĝi okazas dufoje ĉiun jaron kaj prezentas prelegojn, muzikon, liberan babiladon, aliajn indajn esperantaĵojn. Ĝi komenciĝas iomete antaŭ 15:00 oriente en Otavo (12:00 pacifike / 13:00 montare / 14:00 centre / 16:00 atlantike / 19:00 UTC).

KVaK 8

Pli detalaj planoj venos poste, sed verŝajne estos ero pri kanadaj indiĝenoj, memoroj pri la ĉi-jara UK en Tanzanio, diskuto pri la strategia plano de la Kanada Esperanto-Asocio, kaj la kutimaj muzika paŭzo kaj babilado. KEA kore invitas vin partopreni pere de Zoom:

Ĉi venonta oka KVaK okazos la 2an de Novembro 2024!

La Zoom-ligilo estas: https://us02web.zoom.us/j/82112426443