Novaĵoj

  • 4a Internacia Renkontiĝo Brazilo-Kanado: Esploru la Diversecon!

    4a Internacia Renkontiĝo Brazilo-Kanado: Esploru la Diversecon!

    🗓 Dato: La 19-a de Januaro, 2024 ⏰ Horo: 18:00 (Kanada Orienta Tempo) / 20:00 (UTC-3, Horzono de Brazilo) 🔗 Zoom-Retligilo: https://bit.ly/pma-chefa 🌍Venu Ĉiuj! Brazilanoj, kanadanoj, kaj esperantistoj el ĉiu angulo de la mondo – aliĝu al ni por speciala interkultura renkontiĝo! 💬 Pri la Evento: Ĝi estas unika okazo interŝanĝi kulturojn kaj amikiĝi. Niaj kanadaj amikoj prezentos fascinan rigardon…

  • Estraranoj dum 2024-2025

    Estraranoj dum 2024-2025

    Feliĉan novjaron! 🎉 Jen la estraranoj de KEA dum 2024-2025 kies postenoj oficiale komenciĝas hodiaŭ.

  • Esperanto-USA invitas nin ĉiujn

    Esperanto-USA invitas nin ĉiujn

    Estimataj Estraranoj kaj Membroj de la Kanada Esperanto-Asocio, Kun granda plezuro, Esperanto-USA ĝojas inviti vin kongresi kun ni en bela kaj sunoplena Los-Anĝeleso, somere de 2024. Ni multe profitis vian gastemon dum la Universala Kongreso en Montrealo, kie ni ankaŭ festis nian unuan ĉeestan kongreson post la komenco de Kovimo; efektive, por multaj usonaj Esperantistoj,…

  • Verda Tago

    Verda Tago

    Jen la muzika paŭzo de KVaK 6 – esperantigita kanto de usona rokgrupo Green Day.

  • Ni Festu Zamenhof-Tagon kun Lumo

    Ni Festu Zamenhof-Tagon kun Lumo

    Hodiaŭ, je Zamenhof-Tago, la Tago de la Esperanta Libro, ni festu kun kvazaŭ libreto, la dua duobla numero ĉi-jare de Lumo, la revuo de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Bonvolu trovi ĝin –jam enretigita de redaktoro Ĵenja Amis– en la kutima loko: https://esperanto.ca/lumo/. Legu, ĝuu, kaj reagu. Koran dankon, Ĵenja!

  • Registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj!

    Registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj!

    Ĉu vi ne ĉeestis la sesan Kanadan Virtualan Kongreson (KVaK 6)? Ne maltrankviliĝu, sed spektu la registraĵojn per YouTube! La registraĵoj de KVaK 6 estas disponeblaj ĉi-tie.

  • Esperanta memortabulo en la parko Albert-Saint-Martin

    Esperanta memortabulo en la parko Albert-Saint-Martin

    Bela kunveno okaze de la pasintvendreda oficiala prezento de la memortabulo en la parko Albert-Saint-Martin, kiu reliefigas la poresperantan agadon de Albert Saint-Martin (1865-1947), unu el la pioniroj de Esperanto en Kanado. Gratulegon al Normando Fleury pro tiu ĉi iniciato, dankegon al Claure Larivière, verkinto de biografio de A. Saint-Martin, pro lia ĉeesto, kaj al…

  • KVaK-6 – novembro 2023!

    KVaK-6 – novembro 2023!

    La Sesa KVaK (Kanada Virtuala Kongreso) okazos la 18-an de novembro 2023 (sabato). Detaloj venos. La kutima tempo estas 15:00 oriente en Otavo (12:00 pacifike / 13:00 montare / 14:00 centre / 16:00 atlantike).

  • Libraro Ludovika disponeblas rete ĉe biblioteko.ca!

    Libraro Ludovika disponeblas rete ĉe biblioteko.ca!

    Dank’ al laborego de Martin Morris, profesia bibliotekisto, la tuta biblioteko estas zorge katalogita, serĉebla, kaj ĉiu libro de ĝi estas pruntebla por la membroj de KEA kaj ESK. Aldone, en la sama katalogo, troveblas la tuta biblioteko de la Esperanto-Societo de Kebekio.

  • MEKARO-2023!

    MEKARO-2023!

    Ĉi-foje ni ĝuos kamparan ekskurson en la regiono de la Georgia Golfeto, centrigita en la turisma urbo Midland. MeKaRo okazos je la 20a ĝis la 22a de majo, 2023. Pli da informoj: http://mekaro.ca/