Statuto

Artikolo 1. NOMO

  • La nomo de la organizaĵo estas Kanada Esperanto-Asocio (KEA).

Artikolo 2. OFICIALA LINGVO

  • La oficiala lingvo de la asocio estas la internacia lingvo, Esperanto.

Artikolo 3. CELO

  • (3.1) La celo de la asocio estas la progresigo de Esperanto kiel valora studobjekto, speciale en Kanado. 
  • (3.2) La asocio kondukas sian agadon sen profitcelo je la membroj. 
  • (3.3) La asocio estas nek sekta nek politika organizaĵo.

Artikolo 4. MEMBRECO

  • (4.1) Persono kiu subtenas la celon rajtas aliĝi.
  • (4.2) La membreco estas bazita je la kalendara jaro.
  • (4.3) Estas jenaj kategorioj de membreco:
    • (4.3.1) Individua Membro estas persono kiu rekte aliĝas al KEA.
    • (4.3.2) Junula Membro estas tridek kvin jaraĝa aŭ pli juna, kaj estas samtempe membro de KEA kaj Junularo Esperantista Kanada (JEK).
    • (4.3.3) Dumviva Membro pagas pli grandan monsumon unufoje por dumviva membreco.
    • (4.3.4) Honora Membro estas persono kiu faris grandajn kaj esceptajn servojn por la Esperanto-movado en Kanado, aŭ en la mondo. En ĉiu jaro la asocio rajtas aljuĝi la honoran membrecon al nur maksimume unu persono.

Ĉiuj membroj estas voĉdonrajtaj membroj de la asocio. La statuto troviĝas konstante en la retejo de la asocio.

Artikolo 5. EKSIGO DE MEMBRO

  • (5.1) La estraro povas eksigi membron kiu agas kontraŭ la celo aŭ la principoj de la asocio se almenaŭ 2/3 de la estraranoj voĉdonas por la eksigo.
  • (5.2) Se la eksigoto estas estrarano, tiu ne rajtas partopreni tiun voĉdonon. En tiu kazo necesas, ke almenaŭ 2/3 de la aliaj estraranoj subtenu la eksigon.
  • (5.3) La eksigito rajtas remembriĝi laŭ referenduma decido.

Artikolo 6. MEMBROKOTIZO

  • (6.1) La sumon decidas la estraro de tempo al tempo, laŭ bezono.
  • (6.2) La kotizo rajtigas membrecon ĝis la fino de la kalendara jaro, pro tio, ke membreco funkcias laŭ la kalendara jaro (kp. 4.2).

Artikolo 7. ELEKTOJ

  • (7.1) Estas minimumo de kvin kaj maksimumo de dek unu estraranoj.
  • (7.2) Anonco pri kandidatiĝo devas esti liverita al la estrara sekretario antaŭ la 31-a de oktobro de la jaro antaŭ la ekdeĵorado.
  • (7.3) Se pli ol dek unu personoj anoncas sin kiel kandidatojn, la deĵoranta estraro devas okazigi baloton de la asocio.
  • (7.4) Estraranoj estas elektitaj por du jaroj. Estrarano rajtas daŭrigi sian partoprenon dum pluraj deĵorperiodoj.
  • (7.5) Estraranoj enoficiĝas la 1-an de januaro de ĉiu dua jaro.
    • (7.5.1) La ĉefestraranoj estas: prezidanto, vic-prezidanto, kasisto, kaj sekretario.
    • (7.5.2) La estraranoj elektas inter si la ĉef-estraranojn. Oni rajtas proponi sin por certa ofico.
    • (7.5.3) La estraro rajtas alelekti estraranojn iam ajn dum sia deĵorperiodo ĝis la maksimuma nombro permesita (vidu 7.1).
    • (7.5.4) Okaze de la morto, eksiĝo aŭ eksigo de ĉefestrarano, la restantaj estraranoj elektas inter si novan ĉefestraranon.
    • (7.5.5) Okaze de baloto la estraro elektas du kontrolantojn kiuj ne estu membroj de la estraro.

Artikolo 8. ESTRADO

  • (8.1) KEA estas estrata de la estraro.
  • (8.2) La demokrata principo de estrado per la plimulto el la membroj regas rilate al ĉiuj decidoj farataj de la estraro krom en la kazo de eksigo (artikolo 5.1).
  • (8.3) Kvorumo de la estraro estas la plimulto.
  • (8.4) La estraro faras ĉiujn decidojn per plimulta voĉdono en siaj kunsidoj, ĉu ĉeeste, ĉu virtuale (perrete).

Artikolo 9. BALOTO

  • (9.1) Baloto estas farenda en jenaj kazoj:
    • skriba postulo de almenaŭ 5 membroj de la estraro;
    • skriba postulo de almenaŭ kvarono de la membraro;
    • statutŝanĝoj;
    • peto pri reaniĝo de eksigita membro;
    • se pli ol dek unu membroj anoncas sin por la estraro;
    • disiĝo de la asocio (vidu artikolon 12)
  • (9.2) La tekston de la balotilo verkas ĝiaj postulantoj, kiuj sendas ĝin al la kontrolantoj. Vidu ankaŭ artikolon 7.5.5.
  • (9.3) La kontrolantoj dissendas la tekston kune kun la balotilo al ĉiuj membroj. Se oni tion faras perrete, oni rajtas uzi retan voĉdonsistemon. Limdaton por ricevo de balotiloj decidas la estraro.

La estraro rajtas publikigi sian starpunkton pri la afero antaŭ aŭ kun la dissendo de la balotiloj.

La kontrolantoj kalkulas la balotilojn kaj anoncas la rezulton al la estraro.

La estraro devas anonci la rezulton al la tuta membraro ene de unu semajno per reta mesaĝo kaj per anonco en la asocia retejo.

Artikolo 10. KOMITATOJ

  • (10.1) La estraro rajtas starigi komitatojn, aŭ nomumi membrojn al certaj postenoj aŭ specifaj respondecoj de la asocio. Specifaj respondecoj estas inter alie: Informa Fako, Asocia Organo, Libraro Ludoviko.
  • (10.2) Ĉiuj postenoj kaj komitatoj ekzistas laŭ la bezono de la estraro kaj povas esti nuligitaj aŭ ŝanĝitaj laŭ estrara decido.

Artikolo 11. KONGRESOJ

  • (11.1) La estraro organizas aŭ organizigas kongresojn laŭ sia kapablo. Kongreso povas esti virtuala (perreta) aŭ ĉeesta.
  • (11.2) Unufoje jare, la estraro okazigas, normale okaze de kongreso, jarkunsidon. En la jarkunsido oni traktas ĉiujn aspektojn de la funkciado de la asocio kaj de la estraro. Membroj rajtas fari proponojn al la jarkunsido, sed devas sendi sian tekston al la sekretario minimume unu monaton antaŭ la kunsido.

Artikolo 12. DISIĜO

En okazo de disiĝo de la asocio, ĉiu restanta aktivo, post pago de ĉiuj ŝuldoj, donaciĝos al unu aŭ pli el la rekonataj karitatemaj organizaĵoj en Kanado.


La nuna statuto estis ĝisdatigita en Majo 2025 post rezulto de referendumo.