Esperanta memortabulo en la parko Albert-Saint-Martin

Bela kunveno okaze de la pasintvendreda oficiala prezento de la memortabulo en la parko Albert-Saint-Martin, kiu reliefigas la poresperantan agadon de Albert Saint-Martin (1865-1947), unu el la pioniroj de Esperanto en Kanado. Gratulegon al Normando Fleury pro tiu ĉi iniciato, dankegon al Claure Larivière, verkinto de biografio de A. Saint-Martin, pro lia ĉeesto, kaj al ankaŭ al la eldonejo Éditions de la rue Dorion pro la subteno. Kaj dankegon al ĉiuj pro via partopreno! Aldone temas pri la unua vera ZEO en Montrealo!


Afiŝita

en

de

Etikedoj: