Zamenhofa Tago en Kanado

Kio okazis en Kanado por Zamenhofa Tago?

Toronto

La 16-an de Decembero Esperanto-Toronto okazigis ĝueblan Zamenhofan feston. Estis ŝancbufedon kaj formalan klubkunsidon kie ni diskutis planojn por la venonta jaro, kaj elektis la novan estraron de la klubo. Ni ankaŭ gastigis du gastojn kiuj venis de Kingstono!

Montrealo

Okazis bela Zamenhof-festo kun proksimume 26 homoj en la restoracio Végo, en Montrealo. Ĉeestis proksimume 26 homoj. Post manĝado kaj iom da libera babilado, komenciĝis malgranda kultura programo kun, interalie kantado kaj Kebekiaj muzikaj tardicieroj (“turlutado”, kulerludado) kaj prelegetoj. Oni ankaŭ malfermis “novan ĉapitron” de la asocio per inaŭguro de nova montreala kluba libro. La unuan oni inaŭguris en 1984, kaj ĝi enhavas subskribojn de partoprenintoj de kunvenoj ĝis 2023 (krom kelkaj mankantaj jaroj)!

Ĉu vi festis Zamenhofan Tagon en via urbo? Skribu al ni pri kio okazis!


Afiŝita

en

de

Etikedoj: