Ni serĉas Landan Organizanton por Pasporta Servo

KEA serĉas novan volontulon esti la Landa Organizanto de Kanado por Pasporta Servo.

La taskoj de la Landa Organizanto estas:

  • Esti la kontaktulo por homoj de la lando, kiuj volas informiĝi pri PS, precipe tiuj kiuj ne havas facilan retaliron.
  • Kontakti kaj peri petojn pri aliĝo, ŝanĝo, malaliĝo, k.s. de membroj de PS, ĉefe tiuj kiuj ne havas facilan retaliron.
  • Kontroli presprovaĵon de la papera adreslibro de PS rilate al landaj skribkutimoj (formo de adresoj, telefonnumeroj, kaj simile).
  • Helpi informi pri PS per komunikiloj de la landa movado (revuoj, forumoj, dissendolistoj, ktp.) kaj instigi homojn al uzado kiel gastoj kaj kiel gastigantoj.

Se vi interesiĝas pri tiu posteno, bonvolu sendi mesaĝon al saluton@pasportaservo.org.


Afiŝita

en

de

Etikedoj: