red car on the road

Subvencioj por MeKaRo kaj Usona Kongreso ankoraŭ estas haveblaj

Estas kelkaj subvencioj kiuj ankoraŭ estas haveblaj al junaj KEA-anoj por helpi al ili ĉeesti MeKaRon (18a-20a de majo en Montrealo) kaj la Usonan Kongreson (12a-15a de julio en Los-Anĝeleso).  La limdato por la subvencioj estas prokrastita ĝis la 15a de aprilo.

La subvencioj haveblas de po 200 CAD por MeKaRo kaj de po 500 CAD por la Usona Kongreso.  Pro financaj limigoj, ni ne povas garantii sukceson al ĉiu petanto.  Ricevantoj de subvencioj promesas aktive partopreni en la evento(j), kaj verki raporteton pri iliaj spertoj por venonta numero de Lumo. Komisiono pri subvencioj elektos la ricevantojn dum 2 semajnoj post la limdato.

Por havi ŝancon ricevi subvencion, sendu esperantlingvan retpoŝtan petleteron al informo@esperanto.ca.


Afiŝita

en

de

Etikedoj: