MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto), estas kunveno de Esperanto-parolantoj ĉefe de Kebekio kaj Ontario, kiu okazas ĉiujare dum la longa semajnfino de la Nacia Tago de Patriotoj.
Ĉi-foje MeKaRo okazos en Montrealo la 18an – 20an de majo. Atendas vin bunta programo, kun vizito al Biodôme, ekskursoj urbaj kaj eĉ ekskluziva postkongresa promeno al la tombejo de la parencoj de Zamenhof, kun la rakonto pri la vizito de Majstro al Montrealo.
Estas pli da informo pri MeKaRo 2024 ĉe la retejo de ESK kaj Eventa Servo. La aliĝilo estas alirebla ĉi tie.
Ni esperas vidi vin tie!