MeKaRo
-

Plia sukcesa MeKaRo
Ni ne estis multnombraj, sed tiuj, kiuj partoprenis MeKaRon 2025 en Otavo, vere ĝuis bone planitan semajnfinon. Jam notu ke MeKaRo 2026 okazos en Granbeo (Granby) en Kebekio de la 16-a ĝis 18-a de majo.
-

Bonvenon en Granbeo
Ne maltrafu la okazon malkovri Granbeon ĝuante esperantistan etoson en majo 2026. Vizitu la retejon mekaro.ca por vidi la programon kaj aliĝi.
-

MeKaRo proksimiĝas!
MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto), estas kunveno de Esperanto-parolantoj ĉefe de Kebekio kaj Ontario, kiu okazas ĉiujare dum la longa semajnfino de la Nacia Tago de Patriotoj. Ĉi-foje MeKaRo okazos en Montrealo la 18an – 20an de majo.
-

MeKaRo 2024
Ne forgesu aliĝi al MeKaRo! Ĉi-foje MeKaRo okazos en Montrealo. Atendas vin bunta programo, kun vizito al Biodôme, ekskursoj urbaj kaj eĉ ekskluziva postkongresa promeno al la tombejo de la parencoj de Zamenhof, kun la rakonto pri la vizito de Majstro al Montrealo. Ni esperas vidi vin tie!
-

Stipendioj por MeKaRo kaj Usona Kongreso
KEA pretas doni kelkajn stipendiojn al junaj KEA-anoj por helpi al ili ĉeesti MeKaRon (18a-20a de majo en Montrealo) kaj la Usonan Kongreson (12a-15a de julio en Los-Anĝeleso). Stipendioj haveblas de po 200 CAD por MeKaRo kaj de po 500 CAD por la Usona Kongreso. Pro financaj limigoj, ni ne povas garantii sukceson al ĉiu petanto.…
-

MeKaRo-2023!
Ĉi-foje ni ĝuos kamparan ekskurson en la regiono de la Georgia Golfeto, centrigita en la turisma urbo Midland. MeKaRo okazos je la 20a ĝis la 22a de majo, 2023. Pli da informoj: http://mekaro.ca/
