aerial view of buildings

Stipendioj por MeKaRo kaj Usona Kongreso

KEA pretas doni kelkajn stipendiojn al junaj KEA-anoj por helpi al ili ĉeesti MeKaRon (18a-20a de majo en Montrealo) kaj la Usonan Kongreson (12a-15a de julio en Los-Anĝeleso).

Stipendioj haveblas de po 200 CAD por MeKaRo kaj de po 500 CAD por la Usona Kongreso. Pro financaj limigoj, ni ne povas garantii sukceson al ĉiu petanto.

Por havi ŝancon ricevi stipendion, sendu retpoŝtan petleteron antaŭ la fino de marto al informo@esperanto.ca.


Afiŝita

en

de

Etikedoj: