Bela ŝanco por vi

Maljunaj ĉinaj lernantoj volas korespondi kun kanadaj esperantistoj. Ĉu vi povas helpi ilin?

Prof. Li Weilun estas maljuna kaj alte estimata ĉina esperantisto. Antaūe li laboris en Pekina Lingva Universitato kiel instruisto de rusa lingvo, hispana lingvo kaj Esperanto. Nun li loĝas en Yanyuan-maljunulejo kaj gvidas Esperanto-kurson. Liaj lernantoj volas korespondi kun kanadaj esperantistoj. Ĉu vi povas helpi ilin?

Nia kanada membro John Huang, kune kun Prof. Li, volontulis peri viajn retmesaĝojn kun unu el tiuj maljunaj lernantoj. Se vi deziras profiti de tiu oportuno, bv. retmesaĝi al John (v. KEA-Membroliston) aŭ al KEA mem ĉe “informo ĉe esperanto.ca“. Tiel povas komenciĝi bela amikeco por vi.


Afiŝita

en

de

Etikedoj: