london cityscape

Nova Trimonata Esperanto-Kurso

En septembro, la Londona Esperanto Klubo (LEK) lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie.

Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri nia novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuon por helpi nin kovri niajn kostojn.


Afiŝita

en

de

Etikedoj: