Ni tre ĝoje anoncas la honorajn gastojn de la Dulanda Kongreso:
- 🇧🇷 Helena Avila, Brazilo
- 🇭🇺 Stela Besenyei-Meyer, Hungario
- 🇮🇩 Ilia Dewi, Indonezio
- 🇺🇦 Eŭgeno Kovtonyuk, Ukrainio
- 🇧🇮 Jeremie Sabiyumva, Burundo
Restas semajno antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo por la Dulanda Kongreso kaj NASK kiuj okazos en Toronto ĉi-somere. La aliĝkostoj altiĝos en Aprilo, do vi aliĝu nun!
