🇺🇸 + 🇨🇦 Dulanda Kongreso okazos 11an - 14an de Julio 2025 en Toronto! Vidu toronto2025.net

“Usonanoj baldaŭ invados Kanadon”

Ĉu vi vidis la novan artikolon en la Ondo de Esperanto pri la Dulanda Kongreso kaj NASK?

Malgraŭ akraj vortoj kaj komerca milito inter la du landoj, la Esperanto-diaspora komunumo montras, ke la frateco inter kanadanoj kaj usonanoj ankoraŭ vivas en Nordameriko.

Restas malpli ol semajno antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo por la Dulanda Kongreso kaj NASK kiuj okazos en Toronto ĉi-somere. La aliĝkostoj altiĝos en Aprilo, do vi aliĝu nun!


Afiŝita

en

,

de

Etikedoj: