🇺🇸 + 🇨🇦 Dulanda Kongreso okazos 11an - 14an de Julio 2025 en Toronto! Vidu toronto2025.net

Aŭskultu “Usone Persone” podkaston pri Toronto

Jen ligilo al la podkasto!

En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbon kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK.

Restas malpli ol semajno antaŭ la fino de la unua aliĝperiodo por la Dulanda Kongreso kaj NASK kiuj okazos en Toronto ĉi-somere. La aliĝkostoj altiĝos en Aprilo, do vi aliĝu nun!


Afiŝita

en

de

Etikedoj: