Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.
Karaj legantoj,
Jen la 11-a numero de “Lumeto”, kiun oni verkas kun la espero, ke ĝi interesas vin pri la diversaj agadoj de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA).
Tamen venas al mi en la kapo, ke eble ĝi estas kroma, troa, kaj nenecesa afero por vi. Kutime en la retejo de KEA aperas informeroj, kiujn vi jam facile povas trovi sub la rubriko Novaĵoj. Nian belan, informoriĉan revuon “Lumo” vi ĉiam rajtas elŝuti de la rubriko Eldonaĵoj/Lumo. En la plejnova Lumo_2025-1 vi povs legi pri ĉiuj lastatempaj okazaĵoj kiel MeKaRo kaj VARIE, pri la lokaj kluboj tra Kanado, kaj pri la baldaŭa Dulanda Kongreso ĉe toronto2025.net. Kun pli ol 100 aliĝintoj, la Dulanda Kongreso certe estos ĝojiga kaj gravega afero por kanadaj kaj usonaj amikoj. Krome ekzistas diversaj interesaj videaĵoj en la Jutuba kanalo de KEA.
Pensante pri ĉio ĉi, mia demando al vi estas: ĉu “Lumeto” helpas al vi, aŭ ĉu “Lumeto” eĉ necesas? Kial, laŭ vi? Ĉu vi havas demandojn, kiuj eble interesos aliajn kanadajn esperantistojn? Ĉu vi volas doni raportojn aŭ opiniojn pri la eventoj, kiujn vi mem ĉeestis? Ĉu vi havas sugestojn pri tio, kion vi volas vidi aŭ ne vidi en daŭrigota “Lumeto”?
Mi bonvenigas viajn respondojn.
Amike,
Bob Williamson
Sekretario de KEA
Ĉu vi havas pensojn aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin pri tio: informo@esperanto.ca

