Tarifoj ĵetos la mondan ekonomion sur rifojn

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Garry Evans…



Malmultaj homoj, eĉ kanadanoj, iam aŭdis pri Saint-Pierre-et-Miquelon (Sen Pier kaj Mikelon), eta insularo, teritorio de Francio, apud la marbordo de Novlando en orienta Kanado. Sed ĝi fariĝis fama la duan de aprilo, ĉar ĝi ricevis (egale kun la afrika lando Lesoto) la plej altan tarifon (50%) proponitan de Prezidento Trump en sia “Libereca Tago” – la tago, kiam li enkondukis la tarifojn sur eksporto el aliaj landoj. Nu, ŝajne, temis pri eraro. Saint-Pierre havas preskaŭ nenian komercon kun Usono. En 2023, tamen, ĝia registraro aĉetis kelkajn aviadilajn partojn de Usono, sed ne bezonis ĉiujn. Do, en 2024 (la jaro, kiun oni uzis por kalkuli la tarifojn) ĝi resendis unu el la partoj al Usono, kaj tio estis kalkulita kiel eksporto.



La diversaj tarifoj proponitaj de Trump skuis la mondon dum la lastaj kelkaj semajnoj. Je la komenco, li proponis “reciprokajn tarifojn” de 10% ĝis 50% sur importoj al Usono el ĉiuj landoj kaj 145% por importoj el Ĉinio. La esceptoj estas Kanado kaj Meksiko – ili jam suferis de tarifoj sur aŭtoj, ŝtalo, aluminio ktp. kaj ial Rusio kaj Nord-Koreio… Post tiu komenca propono tamen Trump ŝanĝadis sian opinion, ŝajne, preskaŭ ĉiun duan tagon. (Mi devis verki ĉi tiun artikolon la tagon antaŭ la redakta limdato okaze ke la situacio refoje ŝanĝiĝus!) Por la momento, usonaj importaj tarifoj restas je 10% (krom por Ĉinio) kaj, dum la sekvaj 90 tagoj, Trump kaj lia teamo “marĉandos” kun aliaj landoj, kiuj “petegas” (laŭ Trump) pli malaltajn tarifojn. 

Grafikaĵo 1

Kiu estos la rezulto de la tarifoj jam efektivigitaj al Usono? Ili altigos la averaĝan importan tarifon por varoj en Usono de ĉirkaŭ 2% ĝis 28% (tamen, en la realo tio eble ĝis nur17%, ĉar eble firmaoj aĉetos varojn enlande aŭ de landoj kun la malplej altaj tarifoj). Sed eĉ tiu lasta elcentaĵo signifas tarifojn je la plej alta nivelo ekde la 1930-aj jaroj, kiam Usono praktikis “protektismon” per la Leĝo Smoot-Hawley, kiu laŭ multaj ekonomikistoj pliseverigis la Grandan Depresion tiam (grafikaĵo 1).

Grafikaĵo 2

Bone, sed kio pri la mondo? Kiel grave tiuj tarifoj influos la mondan ekonomian kreskadon? Antaŭ la usonaj balotoj en oktobro pasintjare, la Internacia Monfonduso (IMF) kalkulis, ke 60%-a tarifo sur importoj el Ĉinio kaj 10%-a tarifo sur importoj el ĉiuj aliaj landoj malaltigus la usonan malnetan enlandan produkton (MEP) je ĉirkaŭ 1%, kaj tiu de Ĉinio je 0,5% (grafikaĵo 2).

Grafikaĵo 3

Eĉ se la negocoj inter Trump kaj aliaj landoj glate iros, tiu ŝajnas eble la plej bona scenaro. Ĝuste pro tio, kiam la IMF eldonis siajn ĝisdatigitajn prognozojn por la monda MEP de 2025 en aprilo, ĝi malpliigis ilin por la mondo je 0,5%, kaj por Usono je 0,9%, kompare al la prognozoj eldonitaj en januaro (grafikaĵo 3). 

Tarifoj havas multajn malbonajn efikojn sur ekonomion. Ili estas kvazaŭ impostoj. Neniu ekonomisto kredas, ke tarifoj helpas iun ajn ekonomion, krom se oni uzas ilin en tre limigita kazo (ekzemple, se oni uzas ilin dum mallonga periodo por protekti novan industrion). Kiu pagas la tarifojn? Malgraŭ la kredoj de s-ro Trump, plej ofte estas konsumantoj, kiuj pagas. Eĉ se enlandaj produktantoj fabrikas la saman varon, tarifoj donas al ili ankaŭ la eblecon altigi siajn prezojn. 

Sed en la kazo de importoj el Ĉinio, multaj varoj – aparte malmultekostaj – ne estas aĉeteblaj de usonaj produktantoj aŭ el aliaj landoj. Kaj se la importoj estas tiel nomataj “mezaj varoj” (intermediate goods) – ekzemple materialoj, kiel ŝtalo aŭ elektronikaj partoj – la pli altaj prezoj de tiuj malhelpas la rendimenton de usonaj firmaoj, kiuj uzas tiujn por produkti pli komplikajn varojn por vendi ilin enlande aŭ eksterlande.

La plej tikla problemo estas Ĉinio. Malsimile al aliancanoj de Usono, kiel Kanado, Japanio aŭ Britio, Ĉinio ne povos facile kompromisi. La usona registraro kvazaŭ petas al Ĉinio tute ŝanĝi sian ekonomian sistemon, per stimulo de konsumado, per altigo de la kurzo de la ĉina valuto ktp. Fakte, Ĉinio jam pretigis sian popolon por longa luktado kontraŭ Usono. Plue, ĝi lernis de la precedenco de Japanio en la 1980-aj, kiam en similaj cirkonstancoj Japanio cedis al petoj de Usono kaj lasis al la valoro de japana valuto duobliĝi kompare al la usona dolaro ene de unu jaro. Tio kaŭzis la ekonomian bobelon en Japanio, kiu krevis en la fruaj 1990-aj. La lando suferis la postefikojn de la bobela krizo dum la sekvaj 30 jaroj.

Ĉinio jam respondis kontraŭ la tarifoj de Trump: ĝi altigis siajn tarifojn por importoj en Ĉinion el Usono ĝis 125%. Poste, la Ĉinaj funkciuloj diris, ke ne valoras altigi ilin pli, ĉar je tiu nivelo preskaŭ ĉia komerco haltos. Sed Ĉinio daŭre havas aliajn kartojn, kiujn ĝi povus ludi. Ekzemple, multaj usonaj firmaoj (plej elstare, Tesla kaj Apple) vendas al ĉinaj konsumantoj varojn, kiujn ili fabrikigas en Ĉinio. Do, se la Ĉina registaro vere volus intensigi la batalon, ĝi facile povus ataki tiujn firmaojn. Kaj eĉ se Trump sukcesos fari negocajn aranĝojn kun aliaj landoj, oni malfacile povas antaŭvidi, kiel rapide li atingos konsenton kun Ĉinio.

Bildoj: Generitaj de AI 


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.