Ĉu vi iam legis ion en esperanto.ca kaj volis esprimi viajn pensojn kaj reagojn? Nun eblas lasi komentojn kaj havi diskutojn en la paĝoj de esperanto.ca! Ni esperas ke komentejo instigos viglan kaj riĉan diskuton pri la enhavo de nia retejo. Bonvolu noti ke komentoj devos esti aprobitaj antaŭ ol ili aperas en la retejo. Bonan diskutadon!

Komentu kaj Diskutu!
Komentoj
Unu respondo al “Komentu kaj Diskutu!”
-
Oni petis ĉi-tiun eblecon dum la aferkunsido pri la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) la 13-an de julio 2025 dum la DuLanda Kongreso en Toronto. La ideo estis, ke KEA provizu publikan retlokon por ebligi al homoj fari demandojn kaj sugestojn pri KEA, kaj por libere pridiskuti ilin. Bonega ideo, kaj jen la rezulto. Dankon al estrarano Jordan, kiu prizorgas nian retejon kaj provizis la paĝon.
Do homoj, ek al la diskutoj!

Respondi