chatgpt a chatbot for your website

Ne inundu Esperantujon per AI-kreaĵoj

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Jordan Zero…


Se lastatempe oni travadis esperantajn akvojn, sendube oni rimarkis la novan fluon de novaj kreaĵoj de kreemaj esperantistoj. Ŝajne ne nur la kvanto da esperantistoj kreskis, sed ankaŭ ilia aktiveco. Bedaŭrinde, tio estas nur miraĝo. La viva Esperanta ondo, sur kiu oni pensis ke oni estas flosanta, fakte estas senviva seka dezerto. Aperis granda nombro da esperantaj kreaĵoj generitaj per Artefarita Intelekto (AI). Malgraŭ la bonaj intencoj de la generintoj, tiaj AI-kreaĵoj malhelpos la Esperantan komunumon. AI kreaĵoj estas trudherboj, kiujn esperantistoj akvumas, senintence pereigante la homan Esperantan kulturon.

Jam malĝuste kredas malkleraj neesperantistoj neesperantistoj, ke neniu parolas Esperanton, aŭ ke ĝi estas mort(int/ant)a lingvo. Se neesperantisto hazarde enirus Esperantujon, kaj estus inundita de AI-kreaĵoj, kompare al homfaritaj kreaĵoj, tiu malvera kredo nur plifortiĝus. La malfacileco de la esperantista defio konvinki iun lerni la lingvon multobliĝus, se la esperantistaro eĉ ne mem uzus la lingvon.

Plejofte homoj lernas lingvojn pro kialoj raciaj, kiel pro laboro, mono aŭ vojaĝo; sed estas ankaŭ aliaj kialoj, kiel komuniki kun alilandanoj, ĝui lingvolernadon aŭ plene asimili novajn kreaĵojn kaj kulturon. Neniu pensus, ke estas io komunikinda, se la rivero Esperantuja estus tiom poluita per AI-kreaĵoj. Neniu taksus la lingvon ĝuebla, se la esperantistaro mem ne emus naĝi en la lingvo.

Elpensi kialon sorbi specifan lingvon, speciale por lingvemuloj, kutime facilas. Kial la italan? Legi Dante-n. La latinan? Studi antikvan okcidentan historion. La korean? Aŭskulti la popularan korean muzikon. Bani sin en fremdlingva kulturo sen lingvoscio eblas, sed ofte homoj volonte plonĝas en la lingvan lagon profunde pro la kulturaĵoj.

Kio allogos iun al la lago Esperanta? La respondo povus esti aŭ legi Auld-on, aŭ lerni historion pri artefaritaj lingvoj, aŭ eĉ paroli la plej popularan pontlingvon en la mondo. Sed Auld eble ne travivos la AI-tempeston. Oni ne povos ĉerpi liajn verkojn el la malpura akvo post granda enverŝo de AI-kreaĵoj. Iu, malkovrinte Esperanton, ne taksus la lingvon kapabla por esprimi pensojn profundajn, nek konjektus, ke ekzistas riĉa historio de Esperanto, nek aŭdace dirus, ke la lingvo estas tiel sukcesa ke ĝi vivas pli ol cent jarojn post la morto de sia kreinto. Oni ne plu povus trovi la valoraĵojn el la salakve koroditaj ruinoj de la lingvo, pelitaj al la marfundo de nia lingvo post AI-inundo.

Grandaj teĥnologiaj firmaoj, kiuj senbride elverŝis generantan artefaritan intelekton en la mondon, ofte ignoras la etikan dimension de kopirajtoj, ekspluatante la intelektajn proprietaĵojn de aliaj sen permeso de la originalaj posedantoj. Kvankam aliaj grandaj organizaĵoj havas la rimedojn kontraŭbatali la persekuton de tiuj teĥnologiaj firmaoj, ŝatokupuloj sendependaj kaj malriĉaj ne havas tiajn rimedojn. Bedaŭrinde, tio nur emfazos, ke la nuna kopirajtleĝaro ekzistas nur por tiuj, kiuj povas pagi por aplikigi tiujn leĝojn. Se la esperantistaro celas atingi leĝegalecon, subteni kaj uzi AI-sistemojn por krei esperantaĵojn ne estu akceptebla.

Parto de la valoro de arto estas, ke ĝi estas de homo. Por homo, la rilato al kreinto estas tiel grava, kiel rilato al kreaĵo. Kompreno de la kreinto kaj de ties intenco estas parto de la plena kompreno de la kreaĵo mem. AI-kreaĵoj mankas tiu grava dimensio. Manko de tiu aspekto estas des malpli pardoninda, ke nia lingvo celas ebligi homan interkomprenon.

Pasis pli ol du jaroj ekde la publika eldono de ChatGPT sed oni ne povas sincere diri, ke ĝi kreis valorajn kreaĵojn. Ne videblas, almenaŭ ĝis nun, kreaĵo, pri kiu oni povus diri: “Tia AI-kreaĵo estas bona. Neniel homo povus elpensi tion”. AI-kreaĵoj nur spegulas tion, kion la homaro jam kreis. Kiel Narciso, rigardante sin en la spegulo de la rivero, ĉu ankaŭ ni estas tiel enamiĝintaj al niaj jam ekzistantaj kreaĵoj, ke ni dronos nin en Esperantaj regurgitaĵoj?

Malgraŭ la granda kvanto da generataj kreaĵoj, kiuj estis kreitaj ĉiutage dum la pasintaj du jaroj, dum kiuj tiuj sistemoj estis facile uzeblaj, ne aperis kreaĵo kun kiu indas interagi iom da tempo post la momento de ĝia kreado. AI-kreaĵo estas kiel maĉgumo; ĝi komence bongustas, sed rapide forĵetindas. Kio estos la artaĵo, kiu instigos homojn enprofundiĝi en Esperanton? Evidente, ne io el AI.

Alia problemo pri la uzo de AI-sistemoj estas iliaj teraj efikoj. Ni ankoraŭ ne plene komprenas kian damaĝon ni faras per AI. Tiaj sistemoj postulas multe da akvo kaj energio. Ni jam scias, ke la nura konstruado de komputiloj kostas al la tero multe. La teraj efikoj, kiujn kaŭzos AI-sistemoj, malegale suferigos homojn tra la tuta mondo, ĉar la severeco de sufero pro klimatŝanĝo dependas de tio, kie oni loĝas. Do ekzistos mondo, kie homoj, kiuj uzas tiajn sistemojn ofte, ne suferos la efikojn de ilia uzo, sed en aliaj partoj de la mondo estos homoj, kiuj ne multe uzas ilin, sed kiuj tamen multe suferos pro la efikoj de klimatŝanĝo kaŭzitaj per AI. Se Esperanto estas justa lingvo, la verda lingvo estu verda.

Ni estas ŝipanoj de nia kara lingvo. Jam venis tempo, en kiu ni decidos, ĉu stiri en malhoman uraganon aŭ veli for per flugiloj de homa vento.


Afiŝita

en

Komentoj

Unu respondo al “Ne inundu Esperantujon per AI-kreaĵoj”

  1. Avataro de Elenoro Ursidino
    Elenoro Ursidino

    En mia komputilo nenia ĉapelita litero en ĉi tiu pensiga artikolo aperas ĝuste en la de la retejo proponita tiparo de DM Sans, sed anstataŭe ĉiuj aperas en mia pormanka tiparo. (Mi uzas la tiparon Fira Sans, se gravas.)

Lasi respondon al Elenoro Ursidino Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.