Nova “Lumo” 2025

Jen la plej nova numero de “Lumo”, kaj la lasta sub mia redakto (la torĉon transprenos nia kara amiko kaj samurbano, Garry Evans). Tiu ĉi numero estas aparte bunta! Atendas vin profunda esploro de la temo Esperanto kaj kinoarto. Mi dediĉis ĝin al tiu temo pro la apero de nova kanada profesia filmo en Esperanto, “Himalia” — projekto, en kiu partoprenis multaj anoj de ESK kaj kies rezulto estas absolute brila! Vi legos plurajn artikolojn pri la granda evento de la jaro — la Dulanda Kongreso. Kiel ĉiam atendas vin pluraj aliaj artikoloj kaj literaturaj kontribuoj. Feliĉajn festojn kaj bonan legadon!

Amike,

Ĵenja Amis, la redaktoro

Lumo_2025-3-4 troveblas ĉe: https://esperanto.ca/lumo/


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.