Raporto de la Prezidanto: 2025

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Garry Evans…


Estas mia devo – kaj ankaŭ plezuro – prezenti mallongan raporton pri la stato kaj agadoj de la Asocio dum la pasinta jaro.

Garry Evans, prezidanto de KEA 2024 & 2025

KEA estas malgranda, sed sufiĉe vigla asocio. Ni havas iom pli ol cent membrojn. Kompare kun nia najbara asocio en Usono – kiu havas proksimume kvincent membrojn – nia membraro estas proporcie pli granda rilate al la loĝantaro de nia lando.

Kiuj estis niaj plej sukcesaj agadoj ĉi-jare? Mi ne hezitas mencii la Dulandan Kongreson, okazintan en Toronto en julio, kun ĉirkaŭ 120 partoprenantoj. Bedaŭrinde, pro familia malsano mi mem ne povis ĉeesti. Tamen, multaj partoprenintoj raportis, ke ĝi estis ege ĝuinda evento, kun riĉa arta programo kaj tre amika etoso. En la nuna epoko, kiam la rilatoj inter Kanado kaj Usono ne estas same glataj kiel antaŭe, estas des pli grave ke ni, Esperantistoj, daŭrigu la reciprokan kontakton. La organizado de la kongreso estis elstara. Mi volas kore danki la tutan LKK-on, kaj aparte ĝian prezidanton Jed Meltzer, la kasiston Jeremy Bass, James Mackey kaj Luis Obando.

Daŭrigante pri niaj rilatoj kun Usono, mi volas mencii la printempan numeron de Lumo, la komuna revuo de KEA kaj de la Esperanta Societo Kebekia (ESK), kiu aperas dufoje jare kaj estas brile redaktata de Ĵenja Amis. Tiu numero estis aparte ampleksa kaj bunta, kun kontribuoj de usonaj Esperantistoj pri la temo “Kio diable okazas en Usono?”.

Krom Lumo, nia nova monata novaĵletero Lumeto regule aperas dank’ al la diligenta laboro de Bob Williamson. Ĝi estas utila ilo por atentigi la membraron pri venontaj eventoj en Esperantujo, precipe en Kanado.

Eble la plej grava regula evento de KEA estas la Kanada Virtuala Kongreso (KVaK). La novembra KVaK estis aparte enhavriĉa, kun la temo “Filmoj”. Ni montris (la unuan fojon rete ie ajn) la Esperanto-lingvan kanadan filmon “Himalia”, kiun sekvis demandoj al unu el la filmfaristinoj. Alex Miller ankaŭ parolis pri la “Usona Bona Film-festivalo” kaj ni montris du el la plej aprezataj filmoj de la ĉi-jara festivalo.

Honoro gasto de KVaK: Clara Milo (kunfarintino de Himalia)

KVaK (vidu la fotojn) kutime okazas du fojojn jare, printempe kaj aŭtune. Printempe ĉi-jare ĝi ne okazis, ĉar ni anstataŭe organizis RBK-on – Renkontiĝon inter Brazilo kaj Kanado – kiu poste transformiĝis en VARIE (Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj). Ni decidis inviti ĉiujn Esperantistojn el Ameriko (kaj fakte el la tuta mondo) al interesa programo kaj libera babilado. Kanado gvidis la unuan VARIE-renkontiĝon en majo; poste Brazilo kaj Usono victurne organizis ĝin. La sekva VARIE okazos la 16-an de januaro je la 19:00 horo laŭ la orienta horzono, ĉi-foje gvidata de Kolombio. Mi varme invitas vin partopreni.

Honoro gasto de KVaK: Alekso Miller

Mi volas ankaŭ reliefigi nian bibliotekon, lerte administratan de Martin Morris, profesia bibliotekisto. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 1 500 librojn, inter kiuj multaj estas malfacile alireblaj aliloke. Membroj de KEA kaj ESK rajtas prunti librojn, kiujn la biblioteko sendas al vi senpage; vi nur kovras la kostojn de resendo. Se vi ŝatas legi, certe, utiligu ĉi tiun riĉan rimedon.

Dum la jaro ni ankaŭ renovigis la statuton de KEA. Ni modernigis ĝin (ekzemple, ne plu necesas sendi formalan avizon al la membraro per helika poŝto). Estas ĝuste danke al la nova statuto ke ni okazigis la jarkunvenon rete, kiu laŭ la kanada juro estas deviga. Mi dankas Geoffrey Greatrex pro la ĉefa laboro pri la revizio, kaj Trefleo Mercier pro la traduko al la angla kaj franca.

Mi devas ankaŭ danki la tutan estraron pro ĝia diligenta laboro. Ni kunvenas ĉiumonate por diskuti kiel progresigi la Asocion kaj antaŭenigi Esperanton en Kanado. Aparte menciindas la kontribuoj de Bob Williamson (sekretario), Jordan Zero (kasisto kaj respondeculo pri la retejo kaj sociaj retoj), Ĵenja Amis kaj Geoffrey Greatrex. Ekster la estraro, mi volas aparte aprezi la multflankan laboron de Andy Blair, kiu tre subtenas la lokajn klubojn tra Kanado.

La deĵorperiodo de la nuna estraro finiĝos ĉe la fino de la jaro. Mi demisios kiel prezidanto, sed mi tre ĝojas ke Geoffrey akceptis ree kandidati por la prezidanteco dum la venontaj du jaroj. John Huang el Toronto eniros la estraron, kaj ĉiuj aliaj estraranoj – krom Raymond Brisebois – plu servos. Mi volas speciale danki Rajmondon, kiu agis kiel kasisto dum pli ol dek jaroj. Mi mem transprenos la respondecon pri Lumo. Ĵenja, mi ĝojas diri, restos en la estraro, kvankam sen specifa ofico; ŝiaj ideoj kaj komentoj ĉiam estas tre valoraj.


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.