Lumeto, Februaro 2026

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.

Renkontiĝoj

Ĉi-tiu estas la 19a numero de Lumeto, kiu celas informi al vi pri eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Ne estas revuo kiel Lumo (eĉ ne eta Lumo), en kiu oni povas legi pensindajn artikolojn. (Parenteze, la nuna redaktoro de Lumo, Garry Evans, volonte ricevos viajn kontribuaĵojn.) Lumeto plejparte temas pri raportetoj pri eventoj kiuj okazos dum la venonta monato, kun la celo ebligii ankaŭ al vi mem plani partopreni.

Ĉi-februaron, KEA mem ne organizas apartajn eventojn. Tamen, renkontiĝoj de la diversaj lokaj kluboj tra Kanado plejparte estas troveblaj en la KEA-paĝo pri kluboj: https://esperanto.ca/lokaj-kluboj/. Eventoj tra la mondo estas ankaŭ facile troveblaj tra la retejo de Eventa Servo: https://eventaservo.org/. Multaj eventoj okazas en eŭropa horzono, kiu povus esti malkonvena al okcidentuloj. Tamen valoras traserĉi la listojn por povi trovi interesajn prelegojn kaj kunvenojn. Ĉiuj kunvenoj estas plenaj de amikemaj homoj. Vere, vi devus multe pli ĉeesti tiajn eventojn.

Pri eventoj kiuj jam okazis, oni povas mencii du lastatempajn. Ĉu vi mem ĉeestis ilin? Se jes, kion vi opiniis pri ili?

  • VARIE (la Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj je la 16a de januaro) estis sukcesa kaj interesa vespera evento organizita kaj gastigita de la Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), kun helpo de nia Guy Matte, Komitatano-A por Kanado kaj Kunordiganto de la UEA-komisiono pri Amerika agado. Ĉeestis proksimume 50 homoj, plejparte sed ne nur el amerikaj landoj, kaj inter ili 6 kanadanoj. Kial nur 6?

Inter la temoj prezentitaj estis informo pri KER-ekzamenoj (el edukado.net) de Katalin Kováts, prezento de nia Luis Obando pri Esperanto-kurso https://esperantokurso.com/eo/ (ne nur por hispanparolantoj), prezento de Kaleth pri KEL, kaj prelego de D-ro Rodrigo Ramirez Zuluaga pri malalta “sanlegopovo” (scio pri relative kutimaj sanproblemoj). Li petis, ke ni taksu nian propran scion pri sano: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScpn5YmDtqXfhO_d54l25jwmlvmcBwJ6YhTs5OcvrtKKpBzbg/viewform

  • Libera spekteblo, dum la tuta tago de la 29a de januaro, de la 21-minuta esperantlingva sciencfikcia filmo Himalia. Oni povis interalie legi la tutan transskribon en tradukita formo; paŭzigi la filmon por, ekzemple, povi legi je la fino la menciojn pri kunlaborantoj (inter ili, la esperantistoj Nicolas Viau, Tamara Anna Koziej, Silvano Auclair, Yevgeniya (Ĵenja) Amis, kaj Mateo Rankin); refoje (eĉ multfoje) spekti ĝin, ktp ktp. Ju pli bone mi komprenas pri kio temas en tiu filmo, des pli multe mi ŝatas ĝin. Kiel ni aŭdis dum la pasinta KVaK, estas mirinda ekzemplo de esperantlingva kinoarto.

Ĉu mi maltrafis ion?

Kelkaj pensoj

Kiom ofte la averaĝa kanada esperantisto partoprenas esperantlingvajn renkontiĝojn? Laŭ mia sperto, malofte. Nur ses el preskaŭ cent KEA-anoj ĉeestis la lastan VARIE. Dum la novembra KVaK, neniam pli ol 35 homoj ĉeestis, pluraj el ili eksterlandanoj. Povas esti, ke homoj uzas aliajn komunikilojn (ekz. Diskordo, ktp) por renkontiĝi. Ĉu oni povus informi al ni pri tio? Alie, kial la plejparto de KEA-anoj ne emas partopreni retajn renkontiĝojn? Ĉu oni timas pri malkapablo partopreni aŭ eĉ kompreni la diskutadon? Ĉu homoj estas tiom sinĝenaj por aperi en la publiko, aŭ fari komentojn? Kial? Esperantistoj estas tiom amikemaj kaj akceptemaj homoj!

Pasintmonate ni petis al vi plenigi enketilon pri kunvenoj kiel KVaK. Ni kore dankas al tiuj 15 kiuj respondis. Tamen, 15 elcento estas malabunda rezulto. Ŝajnas, ke 85% de KEA-anoj tute ne interesiĝas pri kunvenoj, aŭ hezitas doni sian propran opinion pri la afero, aŭ eble ne kapablas doni sian atenton al la demandoj aŭ eĉ legas ĉi-tiun novaĵleteron. Unu respondis, “Ĝenerale mi trovas KVaK-on kaj similajn renkontiĝojn neinteresaj. Miaopinie tro da Esperantistoj laboras por Esperanto, sed devus pli multe labori per Esperanto. Pli kaj pli ofte mi sentas ke la tuta movado estas morteta.” Kiel respondi al tiu komento? Ĉu vi konsentas pri tiu opinio? Sen viaj plimultaj intervenoj, oni tute ne povas scii pri kio temas, aŭ kiel reagi kaj espereble pliboniĝi. Ni refoje petas vian helpon.

Mi havas fortan rekomendon al vi: ĉeestu pliajn kunvenojn! Se vi estas ‘eterna komencanto’, vi rajtas silenti kaj nur aŭskulti, se vi deziras. Vi rajtas stumbli en via uzado de la lingvo, ĝis kiam vi certe plibonigos la lingvokapablon. Tiel ĉiuj el ni jam lernis la lingvon.

Ĉu vi havas pensojnkontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.