Mia unua fojo en Kanado!

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Jérémie Sabiyumva


Mi delonge havis revon viziti Kanadon, sed mi ne sciis en kiu kadro mi sukcesos konkretigi tiun revon. En 2022, post la pandemio, UK okazis en Montrealo. Tiam mi pensis, ke estas perfekta momento vojaĝi al Ameriko, kontinento kiun mi neniam vizitis. Mi do aliĝis al la kongreso, ricevis invitleteron kaj kandidatiĝis por vizo. Tamen, reago al mia vizopeto venis nur la venontan jaron, en majo 2023, kun jesa respondo. En 2025 prezentiĝis bona okazo uzi mian vizon, kadre de NASK kaj la Dulanda Kongreso de Esperanto.

En 2023, mi renkontis kanadajn esperantistojn en Torino, kaj babilis kun ili pri diversaj aferoj. Ili rakontis al mi multon pri Kanado; kaj tio vekis mian emon viziti ĉi landon. Post la kongreso, mi restis en kontakto kun kelkaj amikoj, kaj kunlaboris kun ili pri diversaj aferoj. En 2024, mi renkontis John Huang en Tanzanio, kaj ni denove havis interesajn diskutojn, kaj tiam li parolis al mi pri la Dulanda Kongreso.

Amerikaj kongresoj estis multe konataj de mi, ĉar mi plurfoje legadis pri ili. Tamen, ili estis finance ne alireblaj, kaj mi ne havis ideon pri kiel mi sukcesos partopreni. En aprilo 2025 mi kontaktis organizantojn kaj informis, ke mi ŝatus partopreni, sed miaj financoj ne sufiĉos, kaj, surprize, organizantoj estis tre helpemaj kaj eĉ parolis al mi pri subvencio. Mi petis subvencion, kaj, feliĉe, mi ricevis ĝin kaj estis unu el la honoraj gastoj de la kongreso. Estis por mi granda honoro, esti konsiderita kiel honora gasto.

Bedaŭrinde, mi ne povis partopreni unuajn tagojn mde NASK: mi alvenis nur la lastan tagon, sed mi povis ĝui la etoson, ĉar partoprenintoj de NASK partoprenis ankaŭ en la Dulanda Kongreso.

Mi devis kombini mian vojaĝon al Kanado kun vojaĝo al UK, kio estis iom defia. La plej malmultkosta maniero estis unue vojaĝi al Eŭropo kaj poste de Eŭropo al Kanado. Flugbiletoj de Afriko al Kanado normale estas ege kostaj. Mi do unue vojaĝis al Parizo, kaj de Parizo al Toronto, la kongresurbo.

Unua surprizo por mi estis, ke mi ne vidis pasportkontrolistojn. Fakte, mi eniris la landon sen stampo en mia pasporto. Mi eĉ pensis, ke mi erare pretersaltis polickontrolon kaj revenis serĉi policistojn. Ĉarmaj policistoj nur ridetis kaj diris al mi: “Bonvenon al Kanado!”, do tio ege surprizis min.

Mia amiko John Huang kun sia filino atendis min ĉe la flughaveno, kaj kune ni vojaĝis ĉe li. Toronto estas tre bela urbo, kun altaj konstruaĵoj kaj kun mozaiko de loĝantoj el diversaj mondopartoj. Mi restis ĉe John dum du tagoj, kaj estis okazo viziti la urbon kaj mi sufiĉe ripozis antaŭ la Dulanda Kongreso.

Ĵaŭdon ni veturis de Mississauga (loĝurbo de mia gastiganto) al la ĉefurbo, Toronto, por la Dulanda Kongreso (tio estis la lasta tago de NASK). Mi ne aliĝis al NASK, sed mi partoprenis en la lasta agado de NASK: la komuna fotiĝo. Mi revidis multajn amikojn kaj konatiĝis kun novaj amikoj, do troviĝis en nova familio.

La Dulanda Kongreso de Esperanto estas organizita de Usonaj kaj Kanadaj esperantistoj, sed ankaŭ aliaj nacioj estis invititaj partopreni. Eĉ se la kongreso okazis en Toronto, la plejparto de partoprenintoj estis el Usono. Estis kvar honoraj gastoj: el Burundo, Brazilo, Indonezio kaj Ukrainio. Tiuj honoraj gastoj aldonis alian etoson al la kongreso, kiu jam estis partopreninda, per prelegoj. Okazis diskutpanelo, kie la honoraj gastoj respondis al demandoj de partoprenantoj.

Irinte al la kongreslando, mi ne havis ideon, kiel aspektus la tuta afero, ĉar tio estis mia unua vojaĝo al Kanado. Jes, mi jam estis en kontakto kun multaj kanadanoj, fizike renkontis ilin en diversaj Esperanto Esperanto-eventoj, sed neniam estis en tiu ĉi lando. La organizado de la Dulanda Kongreso havas multajn avantaĝojn por la koncernaj landoj, ĉar ĝi helpas al esperantistoj konatiĝi inter ili kaj plifortigi la movadajn/sociajn ligojn inter si. Tio, fakte, estis ne nur landa, sed regiona kongreso, kaj indas gardi ĝian regulan okazigon. Ni pensis ankaŭ organizi similan eventon en orienta parto de Afriko por doni okazon al niaj aktivuloj interkonatiĝi kaj kunagadi.

Mi prezentis orientan afrikan kulturon — bonega okazo konatiĝi kun alikontinenta kulturo. Estas grave lerni de aliaj, kiel aliaj vivas, manĝas, celebras festojn


Afiŝita

en

,

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.