pexels-photo-29509534.jpeg

Lumeto Marto, 2026

Bonvenon al “Lumeto”, ĉiumonata novaĵletero por memorigi vin, kiel membron de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), pri la diversaj eventoj kaj okazaĵoj en la kanada Esperanto-movado. Koran dankon al la kunlaborintoj.

Baldaŭaj Eventoj

  1. Se vi jam ne konscias pri tio, jen informo pri la Reta Poliglota Kunveno (Polyglot Gathering Online), kiu okazos de la 5-a ĝis la 8-a de marto. La rekta ligilo por la komuniko de UEA pri ĉi tio estas https://uea.org/gk/1285.
  1. Dum pli malfrua marto, la estraro de KEA planas Strategian Laborsesion kun konsilanto por helpi pri planado de niaj atingeblaj celoj. Dum la venonta monato verŝajne aperos raporto pri tio en nova numero de Lumo. Se vi volas ĉeesti la kunsidon por povi kontribui, bv. kontakti min. 
  1. MeKaRo en 2026 okazos de la 16-a ĝis la 18-a de majo en Granbeo (Granby), Kebekio. Baldaŭ eblos aliĝi. Trovu la informon ĉe https://sites.google.com/view/mekaro2025

Por la tradukistoj!

Se vi jam ne konscias pri tio, jen informo pri la Internacia Traduk-Konkurso “Vejdo” (2026). La rekta ligilo por la komuniko de UEA donas la informon: https://uea.org/gk/1283.

Lokaj Kluboj

Ni jam rekomendis al vi partopreni en pli multaj esperantlingvaj renkontiĝoj, foje kanadaj kaj ofte troveblaj en EventaServo, por ebligi al vi plibonigi vian lingvokapablon kaj ĝui la nuntempan kulturan etoson de amikemaj esperantistoj. Ne ĉiuj el tiuj renkontiĝoj troviĝas en horzonoj konvenaj por ni. Ekzemple, multaj eŭropaj kunvenoj okazas dum relative fruaj vesperoj en Eŭropo, kaj tio egalas al posttagmezaj aŭ eĉ antaŭtagmezaj horoj dum labortagoj.

Tamen, dum ne tro fruaj sabatoj ekzistas en la pacifika horzono agrabla kunveno kiu daŭras dum nur unu horo. Temas pri la ĉiu-sabata retkunveno de Wally kaj Olga du Temple, la Kafejo pri ideoj esplorindaj ĉe https://eventaservo.org/o/ViktoriaEsperanto

Dum tiuj kunvenoj, homoj libere babilas pri diversaj temoj. Wally ofte starigas interesan ideon, kiun oni pridiskutas. Ĉeestantoj venas de diversaj lokoj trans Ameriko, Eŭropo, kaj eĉ pli fore, ekz. de Azio. Tamen, neniam estas tro multaj homoj. Oni ĉiam rajtas ĝentile esprimi sian opinion aŭ demandon. Komencantoj kaj junuloj estas tre bonvenaj. Tiel, oni amikiĝas kun aliaj ret-kolibroj.

Ni vidu ankaŭ vin tie.

Donaco el Pollando

Meze de februaro, Robert Kamiński, la Ĉefredaktoro de Pola Esperantisto, retpoŝte sendis al KEA kaj al aliaj ricevintoj la plej freŝan numeron de tiu revuo. Temas pri 68-paĝa amaso da interesaj artikoloj, inter ili mesaĝo de nia pasinta redaktoro de Lumo, Ĵenja Amis. Informo pri Pola Esperantisto troveblas ĉe https://esperanto.pl/eldonajxoj/pola-esperantisto. La unua numero de Pola Esperantisto aperis en somero de 1906, kaj ĉi-jare oni festos la 120-an datrevenon de la revuo.

Kompreneble mi ne povas sendi ĝin al vi ĉiuj, sed se oni aparte deziras legi ĝin, petu de mi kaj eble mi povus retmesaĝi ĝin al kelkaj unuopuloj.

Kion vi pensas?

Eĉ se oni malkonsentas, vi ja rajtas esprimi vian opinion. Jen interveno de otavano Yves Bellefeuille al kelkaj pensoj el la pasintmonata numero de “Lumeto”. Dankon, Yves. Kion vi mem pensas pri tio? Kion signifas “pli da variado”?

“Mi jes pensas ke Esperanto ekmortas, aŭ almenaŭ UEA bone imitas memmortigon. Mi ne havas solvon por tio. Mi provas regule partopreni la renkontiĝojn de nia loka grupo (kiu ankaŭ ŝajne ekmortas), sed mi havas malmulte da emo pri provincaj aŭ landaj aranĝoj.

“Aŭ eble mi simple laciĝas; mi ja partoprenas en la movado de preskaŭ 50 jaroj.

“Ŝajnas al mi ke eĉ la plej interesaj programeroj lacigas se ili ofte okazas. Mi ne scias kiom da homoj partoprenis la antaŭajn KVaK kaj similajn aranĝojn, sed se la nombro falas, laŭ mi tio nur signifas, ke homoj volas pli da variado.”

Ĉu vi havas pensojnkontribuojn, aŭ reagojn pri ĉi tiu informilo? Bonvolu kontakti nin: informo@esperanto.ca


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.