Bonvenon en Granbeo

En 2026, Granbeo fariĝas 167 jara kiel urbo. Sed vivis en la regiono, jam de jarcentoj, la abenaka nacio kiuj nomumis la riveron Yamaska, ‘tie kie kreskas junkoj’. La rivero dividas la urbon en 2 partoj.

Granbeo prenas sian nomon de grava figuro de la angla nobelaro, en ĉi tiu kazo John Manners, ankaŭ konata kiel la Markizo de Granby. La nomo Granby mem supozeble estas de norena origino, gran signifas “abio” kaj by signifas “vilaĝo”.

En 1792, lojalistoj rajtis setligi la orientajn kantonojn. La 29-an de januaro 1803, la Kebekia Plenuma Konsilio donis la komunumon Granby al kolonelo Henry Caldwell kaj liaj 97 kolegoj. La unua setlanto, kiu establis sin sur la nuna loko de la urbo, alvenis en 1813. Tio estis John Horner, kiu konstruis segejon ne malproksime de la rivero Yamaska.

Kun la tempo, oni evoluigis diversaj industrioj kiuj produktis cigaredojn, kaŭĉukon kaj teksaĵojn. Tiuj industrioj de jardekoj, jam ne plu funkcias.

Laŭ unua stacidomo en 1859, eblis iri trajne al Montrealo ĝis 1951. Fervojojn oni forprenis en 1990 kaj kreis biciklajn vojojn. Nuntempe, la regiono famas pro tiuj biciklaj vojoj kiuj allogas milojn da biciklantoj jare.

Ampleksan hospitalon oni inaŭguris en 1945 kaj fondis bestĝardenon en 1953.

Granbeo situas duonvoje inter Montrealo kaj Sherbrooke, atingebla per la aŭtoŝoseo 10 (elirejoj 68 kaj 74). La rivero Yamaska ​​Norda, kiu nutras lagon Boivin, fluas tra ĝia centro. La naturaj pejzaĝoj de ĉi tiu regiono karakteriziĝas per miksitaj arbaroj, agrikulturaj kampoj kaj marĉoj.

Granbeo fieras pri multaj parkoj kaj fontanoj ene de siaj limoj. Inter ili estas Daniel-Johnson parko, Victoria parko, Terry Fox parko kaj Miner parko. Lago Boivin kaj ĝiaj ĉirkaŭaj padoj estas ŝatata loko por natur-entuziasmuloj. La Natur-interpreta Centro de Lago Boivin (CINLB) estas organizo dediĉita al konservado de la teritorio, faŭno kaj flaŭro de lago Boivin.

Lastatempe, la urbo rapide kreskis al pli ol 70 mil loĝantoj.

Ne maltrafu la okazon malkovri Granbeon ĝuante esperantistan etoson en majo 2026.

Vizitu la retejon mekaro.ca por vidi la programon kaj aliĝi. Via aliĝo antaŭ la 1-a de majo, helpos nian planadon kaj mendojn en diversaj lokoj. Bonvenon en granbea Esperantio.


Afiŝita

en

,

de

Etikedoj:

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.