Plia sukcesa MeKaRo

El la plej nova numero de Lumo. Verkis Normand Fleury…

Ni ne estis multnombraj, sed tiuj, kiuj partoprenis MeKaRon 2025 en Otavo, vere ĝuis bone planitan semajnfinon.


Sabate post akcepto en bela restoracio, kiu troviĝas en historia ekspreĝejo, ni kune vizitis la Muzeon pri agrikulturo kaj nutrado. Estis bona ebleco ekzerci nin pri la nomoj de bienbestoj. La tago finiĝis per agrabla vespero en la apartamento de Merle kaj Guy. Post amika kunbabilado, longa tablo pretis por vespermanĝo kaj sekvis prelegeto de Suzanne Caron-Richer pri fosilioj kaj geologio de otavia regiono.

Dimanĉe, dum la vizito de sinagogo Templo Israel, ni malkovris vere interesajn faktojn pri la juda religio. Merle klarigis pri postmorta omaĝo, pri sabata diservo kaj multe pli. Speciale invitita por ni virino legis el Torao, kaj ni povis aŭdi, kiel sonas la hebrea lingvo. La tagmanĝo okazis en ĉelaga restoracio meze de parko, kie eblis vidi milojn da diverskoloraj tulipoj. Tiuj tulipoj estas donaco de Nederlando al Kanado, por danki, ke Otavo gastigis ilian reĝan familion dum la Dua Mondmilito kaj helpis al liberigo de tiu lando.

Mi volas danki al Merle kaj Guy, kiuj respondecis pri nia bonfarto en Otavo kaj bone planis la renkontiĝon.

Jam notu ke MeKaRo 2026 okazos en Granbeo (Granby) en Kebekio de la 16-a ĝis 18-a de majo.


Afiŝita

en

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.